Erich Wurzer

germana skulptisto
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Erich WURZER (naskiĝinta la 26-an de februaro 1913 en Suhl, mortinta la 26-an de novembro 1986 samloke) estis germana skulptisto. Lia plej granda verko Kämpfer gegen Faschismus staras ekde la 1990-aj jaroj en la Urboparko de Suhl. Li intence kreis politike maldekstran arton.

Erich Wurzer
Persona informo
Naskiĝo 26-an de februaro 1913 (1913-02-26)
en Suhl
Morto 26-an de novembro 1986 (1986-11-26) (73-jaraĝa)
en Suhl
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo skulptistoartisto
vdr

Li kreis skulptaĵojn, memorigilojn, reliefojn, bustojn por entreprenoj kaj lernejoj kaj etplastikoj. Fokuso lia restis pri Suhl tiel ke oni povus nomi lin regionan artiston.

Agado kreiva redakti

 
Ĉefverko lia de 1963, hodiaŭ kiel kopio kaj iomete pli malgranda en la urboparko de Suhl: Kämpfer gegen den Faschismus (la batalantoj kontraŭ la faŝismo)

Li mem trejniĝis kiel skulptisto kaj stukistoj fare de la patro kaj prezentis sin sukcese al majstra ekzameniĝo en 1931. Jam la avo estis estinta pentristo. Wurzer frekventis la Altlernejon pri vidaj artoj en Vajmaro sed li studentece interrompitis pro deviga soldatado dum la Dua mondmilito. Liberprofesia deĵoro eblis ekde 1946.

Liaj verkoj ne nur en lia naskiĝurbo spekteblis sed ankaŭ ekstere de la limoj de Distrikto Suhl, eĉ ekstere de GDR. Li partoprenis multajn ekspoziciojn, ekz. en Berlino, Vajmaro, Gotao, Magdeburg, Lepsiko, Karl-Marx-Stadt kaj Dresdeno.

Eĉ en Sovetio, Ĉeĥoslovakujo, Pollando, Hungarujo aŭ en Maroko troveblis artaĵoj wurzer-aj. En Suhl troviĝis lia ateliero apud Holunderbusch proksime de la entrepreno Feinmeß. Plaĉis al Wurzer tre trejni kaj konsiladi junajn artistojn.

Wurzer ankaŭ interesiĝis pasie pri miniaturaviadiloj kiel ankaŭ lia filo Matthias.

Verkoj (elekto) redakti

  • 1948 (tombejo de Heinrichs): monumentoj por la kontraŭfaŝismaj rezistadbatalatoj el Heinrichs (Suhl)
  • 1956 (urboparko de Suhl): memorigejo por Rosa Luxemburg kaj Karl Liebknecht el porfiro el Rochlitz; la originalo de 1921 detruitis en 1933 fare de la nazioj
  • 1963 (Ernst-Thälmann-placo; inaŭguro fare de Jurij Aleksejeviĉ Gagarin; ekde 1990 kopio sen ĉedorsa tabularo en la urboparko de Suhl): Kämpfer gegen Faschismus
  • parko post Festhalo de Ilmenau - skulptaĵo Opfer aus der Arbeiterbewegung während des Nationalsozialismus
  • Ilmenau, loĝdombloka zono Stollen: plastiko Junge Familie mit Kind
  • timpano ĉe Kulturdomo de Suhl, grupo en tri partoj
  • gnomo ĉe Ottilien-fonto (Friedrich-König-strato, Suhl)
  • Kastelparko Meiningen: skulptaĵo Die Taubenstele

Eksteraj ligiloj redakti