Erinacenoj estas dornohavaj mamuloj de la subfamilio Erinaceinae, en la familio de Erinacedoj (Erinaceidae). Estas dek sep specioj de erinacoj en kvin genroj kiuj troviĝas tra partoj de Eŭropo, Azio kaj Afriko, kaj en Nov-Zelando pro enkonduko. Ne estas erinacoj indiĝenaj en Aŭstralio kaj ne estas vivantaj specioj indiĝenaj en Ameriko (nur la formortinta genro Amphechinus estis iam vivanta en Nordameriko).

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Erinacenoj
juna Erinaceus europaeus
juna Erinaceus europaeus
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Erinaceomorpha
Familio: Erinacedoj Erinaceidae
Subfamilio: Erinacenoj Erinaceinae
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Erinacenoj estas facile rekonataj pro siaj dornoj, kiuj estas kavaj haroj rigidaj pro keratino.[1] Iliaj dornoj nek enhavas venenon nek hokon kaj, malkiel la kiloj de histriko, ne facile eliras el iliaj korpoj. Tamen, la dornoj de nematuruloj normale forfalas kaj ili estas anstataŭataj de dornoj de plenkreskuloj. Erinacenoj estas kutime brunaj, kun helaj dornopintoj, kvankam estas blondaj erinacoj en la brita insulo Alderney.

Genroj redakti

Tipa genro estas erinacoj. La tuta genraro estas jena:

  • Atelerix
  • Erinaceus
  • Hemiechinus
  • Mesechinus
  • Paraechinus

Notoj redakti

  1. Attenborough, David (2014). Attenborough's Natural Curiosities 2. Armoured Animals. UKTV.