Ermitiĝo de Baha'u'llah

dujara periodo dum kiu Bahá'u'lláh vivis kiel hermito en montoj de Kurdio

La Ermitiĝo de Bahá'u'lláh, la Profeto-Fondinto de la Bahaa Kredo, okazis en la montaroj de Sar-Galú ĉe la urbo Sulaymáníyyih en la iraka Kurdistano dum du jaroj, de la 10-a de aprilo 1854 (12-a de Rajab 1270 p.H.) ĝis la 19-a de marto 1856 (12-a de Rajab 1272 p.H.).

Kiam je la 8-a de aprilo 1853 (28-a de Jamádíyu'th-Thání 1269 p.H.) Bahá'u'lláh alvenis en Bagdado (Baghdád) post sia enkarcerigo en la subtera prizono Síyáh-Chál de Teherano (Ṭihrán, ĉefurbo de Persio), Li trovis la baban komunumon en plej kompleta konfuzo kaj mizero. Lia duonfrato Mírzá Yaḥyá, kiun la Báb nomumis kiel nominalan "babanestron" en sia testamento, sukcesis eskapi el la sanga subpremado de la babanoj en Tákur kaj forfuĝis al Bagdado, kie li time sin kaŝis sub la nomo de Ḥájí 'Alíy-i-lás Furúsh. Ĉar Mírzá Yaḥyá-on ne trafis la ekzila dekreto de la Ŝaho, Bahá'u'lláh petis lin reveni al Persio por diskonigi tie la Babismon kaj servi al la Kredo. Tion li ne faris kaj instigite de Siyyid Muḥammad-i-Iṣfahání ekĵaluzis pri la kreskanta influo de Bahá'u'lláh ene de la komunumo post la revelacio de la Lawḥ-i-Kullu'ṭ-Ṭa'ám (la Epistolo de Tut-Nutraĵo).

Post unu jaro en Bagdado Bahá'u'lláh subite malperis, akompanata de la servisto Áqá 'Abdu'l-Qásim-i-Hamadání, kiu baldaŭ poste fariĝis la viktimo de rabistoj kiuj lin murdis, tiel ke Bahá'u'lláh tute sola kaj izole ermitiĝis, sub la kromnomo Darvísh Muḥammad-i-Irání, en la grotoj de la monto Sar-Galú ĉe Sulaymáníyyih. Iam, laŭdire, iu rimarkis lian rimarkindan kaligrafion, kio kaŭzis la scivolemon de la kleruloj de la lokaj sufiaj ordenoj. Kiam li komencis akcepti vizitantojn bladaŭ jam li fariĝis konata pro sia klereco kaj sia saĝeco. Shaykh 'Uthmán, Shaykh 'Abdu'r-Raḥmán, kaj Shaykh Ismá'íl, nedisputitaj gvidantoj de la Naqshbandíyyih, Qádiríyyih, kaj Khálidíyyih ordenoj komencis konsulti kaj admiri lin. Poste Shaykh Ismá'íl petis lin klarigi verkojn de la fama mistikulo de Andaluzio Shaykh Muḥyí'd-Dín Ibnu'l-'Arabí kaj verki poemon (Qasídiy-i-Varqá'íyyih = la Odo de la Kolombo) similan al la verko Tá'iyyih de la fama mistikulo egipta Ibnu'l-Fáriḍ kion li plenumis eĉ superante la originalan kiu ĝis tiam estis konsiderata neimitebla. Estis ankaŭ tiutempe ke responde al la Shaykh 'Abdu'r-Raḥmán la verko titolita Kvar Valoj (Chahár Vádí) estis revelaciita de Baha'u'lláh.

La famo de tiu Darvísh Muḥammad iom post iom diskoniĝis ĝis Bagdado kaj la babanoj divenis ke povus nur esti Baha'u'lláh. La plejaĝa filo 'Abdu'l-Bahá de Bahá'u'lláh kaj lia fidela frato Áqáy-i-Kalím sendis mesaĝiston por Lin serĉi, trovi kaj elpeti la revenon al Bagdado por revivigi la mortan komunumon baban.

Tiel Bahá'u'lláh priskribis la tutan aferon en sia verko Kitáb-i-Íqán (Libro de Certeco) :

"Ni esperas tutkore, ke la anaro de Bayán posedos la lumon de la sciado, ŝvebos en la sfero de la Spirito kaj loĝados tie, distingos la Veron kaj rekonos per la interna vido hipokritan malveron. En tiuj tagoj tamen tiaj odoroj de ĵaluzo estos disblovitaj, ke – Mi ĵuras je la Edukanto de ĉiuj estaĵoj, videblaj kaj nevideblaj – de la komenco de la mondkreo – kvankam ĝi ne havas komencon – ĝis la nuna tago neniam aperis kaj neniam en la estonteco vidiĝos tia malbonvolo, envio kaj malamo. Ĉar certa nombro da homoj, kiuj neniam spiris la aromojn de justeco, levis la standardon de ribelo kaj faris interligon kontraŭ Ni. Ĉiuflanke Ni vidas la minacon de iliaj lancoj, kaj ĉiudirekte Ni rekonas la akraĵon de iliaj sagoj. Tiel estas, kvankam Ni neniam gloris Nin pro io ajn kaj neniam penis altiĝi super iun ajn. Al ĉiu Ni estis plej afabla kunulo, plej indulgema kaj amema amiko. Inter malriĉuloj Ni serĉis ilian societon, kaj meze de eminentuloj kaj instruituloj Ni estis humilaj kaj rezignemaj. Mi ĵuras je Dio, la sola vera Dio ! Kiel ajn dolorigaj estis la malĝojoj kaj suferoj, kiujn kaŭzis al Ni la anaro de la Libro, tamen ĉio tio estas komplete nenio kompare kun tio, kio trafis Nin el la manoj de tiuj, kiuj deklaras sin Niaj amikoj.

Kion pli Ni diru ? La universo, se ĝi rigardus per la okulo de justeco, ne kapablus elteni la pezon de tiuj paroloj ! En la unuaj tagoj post Nia alveno en tiu ĉi lando, kiam Ni ekvidis la signojn de la venontaj okazoj, Ni decidis, antaŭ ol ili plenumiĝis, foriĝi. Ni foriris en sovaĝejon kaj tie, izolite kaj aparte, Ni vivis dum du jaroj la vivon de kompleta soleco. El Niaj okuloj verŝis sin larmoj de turmento, kaj en Nia sanganta koro ondis oceano da tordanta doloro. Dum multaj noktoj Ni havis nenian manĝaĵon por sinnutro, kaj dum multaj tagoj Nia korpo trovis nenian ripozon. Je Tiu, kiu havas Mian vivon inter Siaj manoj ! Malgraŭ ĉiuj tiuj pluvoj de afliktoj kaj senĉesaj sortobatoj Nia animo estis dronanta en ekstazo de feliĉo, kaj Nia tuta estaĵo elmontradis neesprimeblan ĝojon. Ĉar en Nia soleco Ni vivis sen atento pri malutilo aŭ utilo, sano aŭ malsano, pri iu ajn. En kompleta soleco Ni komunikiĝadis kun Nia spirito, forgesante la mondon kaj ĉion, kion ĝi entenas. Ni ne sciis tamen, ke la reto de dia destino etendiĝis trans la plej vastan koncepton de mortemuloj, kaj la sagoj de Lia ordono superis plej kuraĝajn homajn planojn. Neniu povas eviti la reton, kiun Li pretigis, kaj neniu povas trovi trankvilon alie, ol subiĝante al Lia volo. Je la justeco de Dio ! En Nia forestado Ni pensis pri nenia reveno, kaj en Nia soleco Ni esperis nenian revidiĝon. La sola kialo de Nia foriĝo estis ne iĝi objekto de malkonsento inter la kredantoj, fonto de malpaco inter Niaj kamaradoj, ilo de maljusteco kontraŭ iu ajn, aŭ kaŭzo de malĝojo por ies koro. Krom tio Ni havis neniajn intencojn ekster tio. Ni celis nenion alian. Kaj tamen ĉiu persono faris planojn konformajn al la propra deziro, kaj postĉasis siajn proprajn vanajn imagojn – ĝis la horo, kiam el la Mistika Fonto aŭdiĝis voko, ordonante al Ni reiri tien, el kie Ni venis. Submetante Nian volon al Lia volo, Ni subiĝis al Lia ordono." [1]

Notoj redakti

  1. Kitáb-i-Íqán (Libro de Certeco, 1862) de Bahá'u'lláh versoj 176-177

Eksteraj ligiloj redakti

Bahaa Ortografio
Por klarigoj pri la transskribado de la nomoj arabaj kaj persaj per okcidentaj literoj, vidu la artikolon de Vikipedio titolitan:
« Bahaa ortografio ».