Ernő Guzsal [guĵal], laŭ hungarlingve kutima nomordo Guzsal Ernő estis hungara bestkuracisto, anatomo, histologo.

Ernő Guzsal [1] naskiĝis la 11-an de aprilo 1925 en Hörnyék. Li mortis la 13-an de majo 1978 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Ernő Guzsal akiris bestkuracistan diplomon en 1951 en Veterinara Fakultato, sed jam ekde 1950 li laboris en la anatomia instituto. Post siaj studoj li instruis kaj esploris. En 1966 li kandidatiĝis ĉe Hungara Scienca Akademio kaj li atingis la rangon docento. Liaj kontribuoj ofte aperis en enlandaj kaj eksterlandaj fakrevuoj. Li okupiĝis ĉefe pri mikroskopaj anatomio kaj histologio.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Kórtan és kórbonctan (1952)
  • Állatbonctan és élettan (1958)
  • Háziállatok szövettana (1963)
  • Az állatok sejtjei és szövetei (1974)

Fontoj redakti