Ernest Rogers
Ernest Andrew ROGERS (naskiĝis la 31-an de julio 1881 en St. Peter, Minesoto; mortis la 16-an de oktobro 1957 en Kantono Santa Clara, Kalifornio)[1] estis usona instruisto kaj Esperantisto.
Ernest Rogers | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Ernest Andrew Rogers |
Naskiĝo | 31-an de julio 1881 en St. Peter, Minesoto |
Morto | 16-an de oktrobro 1957 en Kantono Santa Clara, Kalifornio |
Nacieco | usonano |
Okupo | |
Okupo | instruisto, esperantisto |
Li naskiĝis kaj edukiĝis en St. Peter, Minesoto. En 1910, post pieda kaj fervoja vojaĝo al Kalifornio, li fondis privatan lernejon por knaboj Montezuma Mountain School en Los Gatos,[2] kie en la sepa kaj la oka klaso estis instruita Esperanto.[3] Li volis engaĝigi la lernantojn en vivon de la lernejo por pli bone pretigi ilin al la plenkreska vivo. Tial li kreis “lernantan registaron”, kiu estris la lernejon.[2]
La Granda Depresio skuis usonan demokration, vidante tion, la 9-an de novembro 1934 li kreis Junior Statesmen of America - ĝis nun funkcianta junulara organizo, kiu helpas junulojn ekposedi estrajn kapablojn kaj scion por bone debati.[4] En 1955 lia lernejo fermiĝis kaj du jarojn poste li mortis.[3] Lia tombo troviĝas en Los Gatos Memorial Park.[1]