Ernst KISSLER[1] komence de la 1930-aj jaroj estis estrarano de Germana Laborista Esperanto-Asocio (GLEA), gvidis la GLEA-oficejon en Berlino, en Dircksenstraße 42, kaj organizis en 1932 la fondkongreson de Internacio de Proletaj Esperantistoj (IPE), kies ĝenerala sekretario li fariĝis.

Ernst Kissler
Persona informo
Lingvoj germanaEsperanto
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Vivo redakti

Li estis salajrata sekretario de la oficejo en Dircksenstraße 42. Kiel ĉeforganizanto de la fonda kongreso de IPE de la 20-a ĝis la 25-a de aŭgusto 1932 li ne nur respondecis pri la funkciado de la kongreso, sed ankaŭ faris la malferman paroladon pri la temo La rolo de la proleta Esperanto-movado en la batalo kontraŭ kapitalismo kaj milito imperiisma en Haverlands Festsäle kaj dum laborkunsidoj prezentis retrorigardon al la historio de la SAT-opozicio kaj argumentis por fondo de IPE. Dum la kongreso el la SAT-opozicio estiĝis la nova organizaĵo IPE. Partoprenis la IPE-fondon 348 personoj el 12 landoj.[2] Dum la kongreso Kissler estis elektita ĝenerala sekretario. Membroj de la sekretariaro fariĝis August Schwenk, Alice Wiebach (1906-2000, ekde 1944 Alice Schödl) kaj Herbert Muravkin (1905-1937). Kiel sidejo de IPE estis fiksita Berlino, do Dircksenstraße 42. Kissler fine atentigis pri la grava signifo de la akceptitaj decidoj por la proleta Esperanto-movado.[3]

Ludwig Schödl, tiutempe honorofice laborinta en la GLEA-oficejo, rememoris pri la sinteno de Kissler, kiam la polico en 1933 fermis la oficejon:

 
 Iun tagon, kiam mi venis al la oficejo kaj malfermis la pordon, mi vidis, ke tie estis malagrablaj vizitantoj. Do mi haltis sur la sojlo. Tie estis breto. Tiun oni povis mallevi, tio estis kiel barilo. Tie mi nun staris kaj ne sciis bone, kion fari. Se mi turnas min kaj ekkuros, ili ekkuros kaj ne plu ekzistos elturniĝo. Tiam venis Ernst Kissler, kiu ja estis nia salajrata sekretario, kaj formale demandis min: „Kion vi deziras, sinjoro?“ Kaj mi diris, ke mi ŝatus havi vortaron. Li duone turnis sin al la Gestapo-viroj kaj diris: „Nu, vi ja vidas, kio okazas ĉi tie.“ Tiam mi kapjesis kaj trankvile, malrapide mi ekiris kaj elvenis. Nun mi povis informi ĉiujn gravajn kamaradojn esperantistoj, ke oni nun fermas la aferon.[4] 

Schödl ankaŭ rakontas, ke Kissler samkiel li mem sekrete daŭrigis sian laboron por GLEA post la malpermeso. Li rakontas:

 
 Ni provis rekrei en Germanujo kontaktojn por ni kaj por IfA[5]. Ni ja ne povis uzi por tio la poŝton, ĉar ni ne sciis, kiu el niaj amikoj estis jam arestita kaj ĉe kiuj ekzemple la poŝto estis observata. Do ni sidigis nin sur biciklon kaj veturis centojn da kilometroj tra la bela Germanujo. Tiel Ernst Kissler kaj mi veturis unu fojon al Lepsiko kaj tie efektive rekreis kontakton inter IfA Berlino kaj IfA Lepsiko, kaj ankaŭ denove Esperanto. El Lepsiko ni veturis al Dresdeno, kaj el Dresdeno denove al Berlino. En Dresdeno ni instigis, ke la esperantistoj organizis je pentekosto, do malmultajn semajnojn poste, distriktan renkontiĝon en la regiono Saksa Svislando, maskitaj kiel migradoamikoj.[6] 

Referencoj redakti

  1. Foto de Kissler troviĝas en: Adolf Schwarz: Survoje al Internacio de Proleta Esperantistaro. Faktoj, dokumentoj, rememoroj. Pres – Esperanto, Sofia 1992, p. 216.
  2. Aleksander Korĵenkov: Historio de Esperanto. Eldonejo Sezonoj, Kaliningrad 2005, p. 85.
  3. Adolf Schwarz: Survoje al Internacio de Proleta Esperantistaro. Faktoj, dokumentoj, rememoroj. Pres – Esperanto, Sofia 1992, p. 89 –104.
  4. Fritz Wollenberg: Interview mit Ludwig Schödl. Intervjuo kun Ludwig Schödl. Mit einer Einführung von / kun enkonduko de Detlev Blanke (Übertragung des Video-Textes von Sebastian Hartwig). Arbeitsgruppe zur Erforschung der Geschichte des Esperanto-Verbandes im Kulturbund der DDR. Berlin 2008, p 20.
  5. Interessengemeinschaft für Arbeiterkultur (IfA - Intereso-societo pri Laborista Kulturo)
  6. Fritz Wollenberg: Interview mit Ludwig Schödl. Intervjuo kun Ludwig Schödl. Mit einer Einführung von / kun enkonduko de Detlev Blanke (Übertragung des Video-Textes von Sebastian Hartwig). Arbeitsgruppe zur Erforschung der Geschichte des Esperanto-Verbandes im Kulturbund der DDR. Berlin 2008, p 21–22.