Ernst Rauscher

aŭstra tradukisto

Ernst Rauscher de Stainberg (naskiĝinta la 3-an de septembro 1834 en Klaŭdiforumo, mortinta la 18-an de aŭgusto 1919 samloke), estis aŭstra verkisto.

Ernst Rauscher
La verkisto en 1901
La verkisto en 1901
Persona informo
Naskiĝo 3-an de septembro 1834 (1834-09-03)
en Karintio
Morto 18-an de aŭgusto 1919 (1919-08-18) (84-jaraĝa)
en Aŭstrio
Ŝtataneco Aŭstrio vd
Profesio
Okupo tradukistoverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Frekventinte la gimnazion en Klaŭdiforumo, li studis dum 1852-1856 ĉe la Politeĥnika lernejo en Vieno kaj ĉe la Mineja akademio en Leoben. Poste li ekloĝis en sia patria urbo, kie li estiĝis honora civitano. En 1884 li fariĝis eĉ nobelulo.

Kreiva agado redakti

Subtenon li ricevis fare de la verkistoj Robert Hamerling kaj Karl von Holtei. Li baldaŭ trovis sian propran kaj tipan stilon. Li konfesis ke tion influis ankaŭ la poetara grupo Die Krokodile en Munĥeno. Kun ili li samopiniis pri naciaj temoj. La elegio Elegien vom Wörther See de 1866 esprimis la doloron kaj ĉagrenon pri la batalo de Königgrätz. Tie klare tie ĉi montriĝis lia tutgermana sento.

Ne tro ŝatis li la filozofiajn modojn samtempajn, rifuzante kaj la pesimismon de Arthur Schopenhauer kaj la filozofiado de Karl Robert Eduard von Hartmann pri la subkonsciencaĵoj.

Li tradukis verkojn de Henry Wadsworth Longfellow kaj Ugo Foscolo.

Verkoj (elekto) redakti

  • Gedichte (1861)
  • Gedichte (1864)
  • Elegien vom Wörther See (1866, 1867)
  • Nora (1869)
  • Gedenkbücher (1871)
  • Neue Gedichte (1881)
  • Die weiße Rose von Arnoldstein (nova eldono, sen jarindiko)
  • Im Wolschart (1894)
  • Die Erzählung des Werksherrn (1896)
  • Poetische Erzählung (1912)

Eksteraj ligiloj redakti