Erste Bank (ankaŭ konata kiel Erste Bank der österreichischen Sparkassen AG) estas la plej malnova banko de la financa grupo Erste Group Bank AG.

Erste Bank
Erste Bank
ŝparkasonegoco • entrepreno vd
Dum 1819 - nekonata/nuntempe
Jura formo akcia kompanio
Fondita en 1819
Sidejo Vieno
Lando Aŭstrio
Estr(ar)o Gerda Holzinger-Burgstaller
Dungitoj pli ol 50 000
Agokampo banko
Posedataj kompanioj RSV Beteiligungs • Erste Leasing vd
TTT www.erstebank.at
vdr
La ĉefsidejo en Vieno

Post la detruaj Napoleonaj militoj imperiestro Francisko la 1-a proponis establi ŝparkasojn similajn al tiuj en Skotlando. Al la alvoko reagis la tiama prezidanto de la Nacia Banko Bernhard Ritter von Eskeles kaj la 4-an de oktobro 1819 komercisto Unternehmer Ignaz Ritter von Schönfeld establis tiun ĉi ŝparkason. Kiel la ĉefan ideologon de la afero oni nomas pastron de la apuda Leopoldskirche Johann Baptist Weber[1].

La banko, sur kies blazono oni bildigis simbolon de la ŝparemo — abelojn ĉe abelujo — sukcese travivis ĉiujn ekonomiajn kaj politikajn perturbojn kaj nun havas pli ol 55 mil kunlaborantojn en pli ol 3200 filioj en ok landoj de Centra kaj Orienta Eŭropo[1].

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Stanislavo Belov (2018-06-17) Vieno: morna preĝejo kaj bela promenejo (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2019-02-16. Alirita 2019-02-16.