Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

BÍRÓ Erzsébet (bi:ro:), edzino de Leó Davida estis hungara altlerneja profesorino, laŭreato de Kossuth-premio (1951) naskita en Petek la 15-an de februaro 1896 kaj mortinta en Budapeŝto la 15-an de decembro 1976.

Erzsébet Bíró
Persona informo
Naskiĝo 15-an de februaro 1896 (1896-02-15)
Morto 15-an de decembro 1976 (1976-12-15) (80-jara)
Okupo
Okupo instruisto
Information icon.svg
vdr

KarieroRedakti

Erzsébet Bíró studis kemion kaj biologion en la Universitato de Budapeŝto. Inter 1919–195 ŝi instruis en la porvirina gimnazio Erzsébet, pli poste en Porfraŭlina Gimnazio Blanka Teleki en Budapeŝto. Ekde 1951 ĝis 1962 ŝi estis katedrestrino ĉe la Instituto pri Centra Pedagoga Pluinstruado. Ekde 1960 por 15 jaroj ŝi estis prezidanto de la Komitato de Landa Mezlerneja Studkonkurso pri Kemio. Ŝi verkis lernolibrojn.

VerkoRedakti

  • A kémiatanítás az általános iskolában (Bp., 1957, 1958, 1959).

FontoRedakti

  • Magyar Életrajzi Lexikon