Espejón

municipo en Hispanio
(Alidirektita el Espejón (Sorio))

Espejón [espeĤON] estas municipo de Hispanio, en la regiono de Kastilio kaj Leono, provinco Sorio kaj komarko Tierras del Burgo. La loknomo Espejón estas ne-etimologie komprenebla kiel Spegulego, sed etimologie plej probable komprenebla kiel Gvatoturo.

Espejón
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Regiono Kastilio kaj Leono
Provinco provinco Sorio
Komarko Tierras del Burgo
Poŝtkodo 42142
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 136  (2023) [+]
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 50′ N, 3° 16′ U (mapo)41.830833333333-3.2594444444444Koordinatoj: 41° 50′ N, 3° 16′ U (mapo) [+]
Alto 1 031 m [+]
Areo 22 km² (2 200 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Espejón (Provinco Sorio)
Espejón (Provinco Sorio)
DEC
Espejón
Espejón
Situo de Espejón
Espejón (Hispanio)
Espejón (Hispanio)
DEC
Espejón
Espejón
Situo de Espejón

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Espejón [+]
vdr

Geografio redakti

 
Komarko Tierras del Burgo en la okcidento de la provinco Sorio.
 
Loko de Espejón en la provinco Sorio.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 21,97 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 147 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis preskaŭ 400 loĝantojn el la 1940-aj jaroj.

Ĝi distas 71 km de Sorio, provinca ĉefurbo. Kaj estas inter La Gallega kaj Hontoria del Pinar, ambaŭ de la najbara provinco Burgoso.

Historio redakti

Estas nekropolo plej verŝajne el visigotoj. La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento

Ekonomio redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), ŝtonminado, forstado kaj brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas preĝejo kaj ermitejo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti