Konkordo (societo)
Esperanto-organizo el Varsovio
(Alidirektita el Esperanta-Rondo Konkordo)
Varsovia Esperanto-Societo „Konkordo” estas la nomo de iama Esperanto-Societo en Varsovio. En 1921 fondiĝis tiu ĉi Esperantista rondo. La celo estis disvastigi ne nur Esperanton, sed ankaŭ ĝian internan ideon. Fondita 18 majo 1921 laŭ instigo de Klara Zamenhof. Fondintoj estis Wiesenfeld, J. Litauer, Ign. Teichfeld. Lidja Zamenhof aktivis kiel estraranino de "Konkordo". La lastaj konataj spuroj pri la aktivado de la rondo datumas de 1936. Ĝian malfortiĝon kaj malaperon kaŭzis la morto de du kernaj aktivuloj Leono Zamenhof kaj Feliks Zamenhof, kaj la kresko de naciisma etoso en tiama Pollando[1].
Konkordo | ||
---|---|---|
ne-registara organizaĵo esperanto-organizaĵo | ||
Komenco | 18-a de majo 1921 vd | |
Fondinto(j) | Lidja Zamenhof • Edvardo Wiesenfeld • Józef Litauer • Ignaco Teichfeld vd | |
Referencoj
redakti- ↑ Zofia Banet-Fornalowa: Konkordo, disvastiganto de Homaranismo, Homarane 2:9-35, 2014
Fontoj
redakti- La Enciklopedio de Esperanto Arkivigite je 2006-03-02 per la retarkivo Wayback Machine