Edward Wiesenfeld
Edward WIESENFELD (Esperante ankaŭ Eduardo kaj Edvardo), iama pseŭdonimo Edvardo Lonkopolanski, naskiĝis la 27-an de marto 1892 en Varsovio, mortis dum la Dua Mondmilito, estis varsovia dentkuracisto, membro de la Lingva Komitato kaj Direktoro de ISO-SEK por Pollando. Li elstaris kiel biografiisto de ĉiuj eminentaj polaj Esperantistoj kaj estis ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio de Esperanto.
Edward Wiesenfeld | |
---|---|
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Edvardo Lonkopolanski |
Naskiĝo | 27-an de marto 1892 en Varsovio |
Morto | dum la Dua Mondmilito[1] |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Pollando |
Subskribo | |
Okupo | |
Okupo | esperantisto (1912–) dentisto |
Profesia vivo
redaktiWiesenfeld studis en Parizo, kiam la unua mondmilito komenciĝis en aŭgusto 1914. La 30-an de majo 1915 li akiris profesoran diplomon de l' Internacia Instituto de Esperanto (Edmond Privat kaj Théophile Cart). Dum 5 monatoj li laboris en la oficejo de Universala Esperanto-Asocio (UEA) en Ĝenevo kiel tradukisto. En 1916 li sukcesis reveni al Varsovio kaj finis siajn universitatajn studojn en 1918. Poste li laboris kiel dentkuracisto.
Esperanta agado
redaktiWiesenfeld fariĝis Esperantisto en 1912. Ekde 1916 li estis bona amiko de la familio Zamenhof. Li fondis la Polan Instituton de Esperanto, kiun poste la kongreso oficiale rekonis; li gvidis ĝin ĝis 1930. Li estis funkciulo de multaj Esperanto-Societoj en Pollando, sekretario de la Loka Monumenta Komitato. De 1922 li partoprenis aktive ĉiujn aranĝojn de la Esperantistaro en Varsovio, ofte kiel ceremoniestro. De 1928 ĝis 1930 li parolis okaze de la naskiĝtago de Zamenhof (15-a de dec.) tra la radiostacio Varsovio. Al du Universalaj Kongresoj (Vieno en 1924 kaj Ĝenevo en 1925) li estis sendata kiel reprezentanto de Konkordo (per la mono de la societo).
Wiesenfeld gvidis multajn kursojn, havis multege da referatoj, verkis multe da artikoloj, gvidis dum kelkaj jaroj Esperanto-Fakon en la monata revuo „Przeglad Swiatowy“, de 1929 ĝis 1931 ankaŭ en la gazeto „Radjo“. En sia profesia gazeto li gvidis konstantan Esperanto-rubrikon, (La Dentista Kroniko) kun Esperanta resumo de ĉiuj artikoloj. Ĉiuj Esperantaj bultenoj, kongresnumeroj kaj artikoloj aperintaj okaze de la Varsovia soleno estis verkitaj de Wiesenfeld. Li publikigis artikolojn en la periodaĵoj ,Esperanto', ,Pola Esperantisto', ,Heroldo de Esperanto' ,Literatura Mondo' kaj en multaj aliaj gazetoj. Multfoje premiita de Katalunaj Floraj Ludoj.
Dum la Dua Mondmilito Wiesenfeld rifuĝis en Lvivo, Ukraina Soveta Socialisma Respubliko[2]. Laŭ informo en postmilita numero de Pola Esperantisto, Wiesenfeld mortis en germana koncentrejo.[3][1].
Originalaj verkoj
redakti- 1925: „Galerio de Zamenhofoj”;
- 1934: „Vivo kaj verkoj de Felikso Zamenhof“;
- 1935: Redakcio de „Verkoj de FeZ” (t.e. Feliks Zamenhof)
- artikoloj pri elparolado kaj lernolibro laŭ Berlitz-a sistemo.
Tradukoj
redakti- „La ĝardenisto” de Rabindranath Tagore;
- „Himnoj” de Józef Wittlin (pole publikigitaj en 1920, Hymny);
- „Ter’ de neniu” de Ilja Erenburg;
- „Venus kaj Sulamit” de Icĥok Lejbuŝ Perec;
- „La freneza Batland” de Perec;
- „Noveloj” de Charles Baudelaire;
- „Paradoksoj”.
Literaturo
redakti- Artikolo de György Karczag en Enciklopedio de Esperanto