Esperanta-Rusa Vortareto

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Esperanta-Rusa Vortareto, oficiala radikaro de la lingvo "Esperanto", ordigita de Inĝeniero V.A. Dmitriev, instruisto de S.-Peterburgaj kursoj de lingvo "Esperanto"[1] (ruse: Эсперантско=Русскій Словарикъ, офиціальний корнесловъ языка "Эсперанто", Составилъ Инженеръ В. А. Дмитріевъ, преродавателъ С.- Петербургск. курсовъ языка "Эсперанто"), konsistas el entute 4334 radikoj kaj 4639 vortoj (por la dua eldono). Ĝi uzas la malnovan rusan ortografion de antaŭ la reformo de 1918.

Esperanta-Rusa Vortareto
Esperanta-Rusa Vortareto
Esperanta-Rusa Vortareto
Aŭtoro Vladimir Dmitriev
Eldonjaro 1914
Urbo Sankt-Peterburgo
Eldoninto Librejo "Esperanto"
Paĝoj 120
vdr

Enhavo: Ĉiuj radikoj de la Universala Vortaro (UV) kaj de la aliaj partoj de la Fundamento de Esperanto (FdE), de la unua Oficiala Aldono (OA 1) kaj de la propono de AdE por OA 2 de 1913 kaj 1914, sume 4370 radikoj kaj 4708 vortoj. Krome: Rusa Fundamenta Gramatiko, listo de ĉiuj propraj nomoj en FdE, rusa traduko de la Bulonja Deklaracio kaj aldona listo de proponitaj "neologismoj" (p. 133-139).

Recenzo redakti

  • 1929: Bibliografio de Internacia Lingvo (BIL), n-ro 3040: „en aldono: aklami, amara, anso, aviado, bulteno, civito, ĉifro, garni, graki, inaŭguro, konvergi, lavurso, menso, orta, pivoto, rivalo, simuli, sparvo, stufi, ŝoki, termo, uzino, vervo, k.m.a.“ (probable ĉerpitaj el Stojan 1913).

Unua eldono redakti

  • aŭtoro: V.A. Dmitriev
  • eldonejo: S. Peterburg: Librejo "Esperanto"
  • jaro de kompono kaj unua eldono: 1914
  • presejo: [1914] pr. Šrader 14x11cm [4]
  • formato: 120 paĝoj

Dua eldono redakti

  • aŭtoro: V.A. Dmitriev
  • eldonejo: 2-a eld. Korno: Korna Societo Esperantista, [1920] Dresden: Ader & Borel
  • jaro de la reeldono: [1920] (2-a eldono)
  • presejo: [1920] pr. Hille, Dresden 15x12cm
  • formato: 139, 1 paĝoj

Referencoj redakti

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti