Esperanto-radio en Francio

Esperanto-radio en Francio

La 7-an de aprilo 1924 okazis la unua Esperanta disradiado el Parizo (Radio PTT). En la sama jaro estis fondata Internacia Radio-Asocio; ĝin prezidis d-ro Pierre Corret, kiu paroladis en diversaj radiorondoj. Post raporto de Daniel Berthelot, membro de Franca Instituto, la Komitato de la Franca Unuiĝo por Radio postulas Esperanton kiel helpan lingvon de Radio. Daniel Eyquem klopodis ĉe Édouard Herriot, registarestro, postulante disradiadojn en Esperanto.

La 12-an de marto 1925 oni disradiis la unuan kurson de Esperanto ĉe oficiala stacio (PTT), de Théophile Cart. La 19-an de aprilo la unua Kongreso de Radio-Amatoroj, en Parizo, adoptis Esperanton kiel sian helpan lingvon uzotan apud la naciaj.

En 1926 tri radiostacioj dissendis kursojn ĉiusemajnajn. Oni fondis Internacian Radio-Revuon, kies ĉefredaktisto estis Pierre Corret. (Ĝi daŭris unu jaron.)

En 1927 kvin stacioj dissendis Esperanton (Théophile Cart, Pierre Corret, Georges Delanoue, Deny, Celestin Rousseau).

En 1932 13 stacioj (inter kiuj la ĉefaj) dissendis kursojn aŭ sciigojn.

En 1933 ĉiusemajne, ĉe la stacio Tour Eiffel, SFPE disradiis raportojn pri la turismaj regionoj en Francio. Ĉefaj aliaj kursgvidantoj ĉe la diversaj stacioj: Georges Avril, Marie Borel (Emile Borel estis staciestro en Lyon), Honoré Bourdelon, Curnelle, Dubuisson, Henri Favrel, Clément Gicquel, Pinty, Georges Pouchot, fraŭlino Rameau, Rivier, Rouquie, Celestin Rousseau, Sedillot, Trotin.


Post la dua mondmilitoRedakti

Radio Parizo en 1947 enkondukis ĉiutagajn 15-minutajn elsendojn en Esperanto. En 1949, ili okazis de 18:15 ĝis 18:30 h. La trian ĵaŭdon de ĉiu monato la programo estis speciale junulara.[1]

FontoRedakti

Vidu ankaŭRedakti

Movado en Francio inter la militoj, Radio-Club Espérantiste de France.