Esperanto-Biblioteko Ramon Molera Pedrals
Dum 47 jaroj Ramon Molera Pedrals laboris por Esperanto, kaj iom post iom li sukcesis krei gravan Esperanto-bibliotekon, kies interesan kolekton de libroj kaj periodaĵoj li akiradis per aĉeto aŭ interŝanĝe, danke al siaj multaj kontaktoj kun bonvolaj esperantistoj ĉiulandaj.
Esperanto-Biblioteko Ramon Molera Pedrals | |
---|---|
biblioteko | |
biblioteko • faka biblioteko [+] | |
Landoj | Hispanio, Katalunio |
Situo | Mioà |
- koordinatoj | 41° 48′ 42″ N, 2° 5′ 54″ O (mapo)41.811592.09836Koordinatoj: 41° 48′ 42″ N, 2° 5′ 54″ O (mapo) |
Poŝtkodo | 08180 [+] |
Esperanto-Biblioteko Ramon Molera Pedrals | |
En TTT: Oficiala retejo [+] | |
La kolekto de la Esperanto-periodaĵoj konsistas el pli ol 2.200 malsamaj titoloj de gazetoj, bultenoj, informiloj, ktp, el la periodo 1887 ĝis 2012, kun 7.200 jarkolektoj el kiuj 4.200 estas kompletaj.
La kolekto de libroj konsistas el pli ol 4.000. Apartaj kolektoj temas pri: poŝtkartoj, poŝtstampoj, poŝtmarkoj, insignoj, fotoj, muzikaĵoj, eltranĉaĵoj de naciaj gazetoj, glumarkoj, ktp, pri Esperanto.
Adreso redakti
Str. Palau 17
ES-010180 Moià (Barcelona)
Katalunio
Ret-adreso: molur(ĉe)telefonica.net