Estrio (france Estrie) estas administra regiono de Kebekio, en la sudo de la provinco. Ĝi ampleksas 10 209,4 km² kaj en 2006 havis loĝantaron de 298 779. Ĝia plej granda urbo estas Ŝerbruko.

Estrio
Administra regiono
administra regiono de Kebekio [+]

LandoKanado
RegionoKebekio

ĈefurboSherbrooke
- koordinatoj45° N, 72° U (mapo)45.481555555556-71.667916666667Koordinatoj: 45° N, 72° U (mapo) [+]
Areo12 855,9 km² (1 285 590 ha) [+]

Loĝantaro499 197 [+] (1-a de julio 2021)
Denseco38,83 loĝ./km² [+] [+]

Estrio (Tero)
Estrio (Tero)

Estrio (Kebeko)
Estrio (Kebeko)
DEC
Estrio
Estrio

Map
Estrio

Vikimedia Komunejo:  Estrie [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Estrio similas al (kaj fakte prenas sian nomon de) la tradicia regiono Orientaj Kantonoj (Cantons de l'Est, Eastern Townships); tamen tiu lasta inkluzivas la regionajn municipojn de La Haute-Yamaska kaj Brome-Missisquoi, en la administra regiono Montereĝio.

Estrio lokiĝas sud-oriente de Montrealo apud la usona landlimo (ŝtatoj de Vermonto, Nov-Hampŝiro kaj Majno); la grava anglalingva rura kulturo en Estrio multe konektiĝas kun la kulturo de la nordo de tiuj ŝtatoj, kaj fakte plurajn urbetojn duonigas la kanada-usona landlimo (ekzemple Rock Island (Kebekio)/Derby Line (Vermonto)).

La angla lingvo havas profondajn radikojn en la regiono, pro setlado fare de lojalistoj fuĝintaj la Usonan Revolucion - la nomo Orientaj Kantonoj venas el la bien-lotado per la brita kantona sistemo anstataŭ la franca senjora sistemo. Tamen, anglalingvanoj estas minoritato, kvankam pli grava ol en aliaj kebekiaj regionoj, kaj la ĉefa lingvo estas la franca.

Turismo estas gravega industrio en Estrio, pro la belaj kamparaj pejzaĝoj de montetoj kaj lagoj. Pluraj vilaĝoj proponas feriojn en kamparaj domoj. Tri kebekiaj naciaj parkoj troviĝas en Estrio: la parkoj Mont-Mégantic, Mont-Orford kaj Frontenac.

Agrikulturo ankaŭ gravas, aparte la acera siropo.

Subdividoj redakti

Regionaj municipoj (municipalités régionales de comté, MRC)

  • MRC de Coaticook
  • MRC du Granit
  • MRC du Haut-Saint-François
  • MRC du Val-Saint-François
  • MRC des Sources
  • MRC de Memphrémagog

Sendependa urbo

Gravaj urboj redakti