Eugene Isaac MEYER (31a de Oktobro, 1875 – 17a de Julio, 1959) estis usona financisto, publika funkciulo, kaj gazetpublikigisto. Li publikigis The Washington Post el 1933 ĝis 1946, kaj la gazeto restis en lia familio tra la cetero de la 20-a jarcento. Li servis kiel prezidanto de la Federacia Rezervo el 1930 ĝis 1933 kaj estis la unua prezidanto de la Grupo de la Monda Banko.

Eugene Meyer
Persona informo
Naskiĝo 31-an de oktobro 1875 (1875-10-31)
en Los-Anĝeleso
Morto 17-an de julio 1959 (1959-07-17) (83-jaraĝa)
en Vaŝingtono
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato YaleUniversitato de Kalifornio ĉe Berkeley • Lowell High School
Familio
Patro Marc Eugene Meyer
Frat(in)o Florence Meyer Blumenthal
Edz(in)o Agnes E. Meyer
Infanoj Katharine Graham • Florence Meyer
Okupo
Okupo bankisto • ekonomikisto • media proprietor • artkolektanto
vdr

Li studis en la Universitato de Kalifornio en Berkeley, sed poste gradiĝis en la Universitato Yale en 1895. Li iĝis sukcesa investisto kaj spekulaciisto, kaj posedis postenon en la Novjorka Borso. Ĉirkaŭ 1915, kiam li estis kvardekjaraĝa, li jam posedis 40 milionojn da usonaj dolaroj. En 1920, Meyer kun William H. Nichols kombinis kvin malgrandajn kemikompaniojn por krei Allied Chemical & Dye Corporation, kiu poste iĝis Allied Chemical Corp., kiu siavice iĝos parto de AlliedSignal, antaŭaĵo de Honeywell.

Bibliografio redakti