Explorations

albumo de Bill Evans Trio

Explorations estas ĵaza muzikalbumo de Bill Evans, kiu estis sonregistrata la 2-an de februaro 1961 en Novjorko, kaj kiun publikigis diskeldonejo Riverside Records.

La albumo redakti

La albumo Explorations estis la kvara albumo de la pianisto je propra nomo kaj la dua kun sia triopo el basisto Scott LaFaro kaj frapinstrumentisto Paul Motian post Portrait in Jazz, kiun li antaŭ pli ol jaro estis surbendigita por eldonejo Riverside. Produktisto Orrin Keepnews, kiu verkis ankaŭ la originalajn surtegilajn tekstojn, opiniis enkonduke, ke la apero de albumo de Bill Evans estas maloftaĵo; li tuj postliveris je tio la dusencecon de sia esprimaĵo: Explorations estas ne nur verko nekutima kaj nur malofte trovebla, sed ankaŭ rimarkinde bona kaj elstara.[1] La pianisto tiutmomente ne per sia triopo, sed ankaŭ per sia membreco en la sesopo de Miles Davis kaj en 1959 per sia kunverkado je ties albumo Kind of Blue estis akirinta altan kvanton da renomo. Malgraŭ ĉi tiu renomo en 1960 neniuj aliaj oficialaj surdiskigoj okazis por Riverside; La muzikistoj klopodis vivteni sin koncertvojaĝante printempon de 1960 tra la ĵazklubejoj de la orienta kaj okcidenta usonaj marbordoj. Post malsaniĝo pro hepatito Evans nur aŭtunon denove estis kiel gastmuzikisto en la studio kaj kunverkis sonregistraĵojn de Gunther Schuller, George Russell, Jay Jay Johnson/Kai Winding kaj Cannonball Adderley (Know What I Mean?).[2] Finfine Keepnews decidiĝis, denove surdiskigi la triopon de Bill Evans, kaj planis por februaro de 1961 registradkunsidon. Evans-biografo Hanns E. Petrik rigardas ĝin kiel „elstara preparo por tiuj registraĵoj, kiuj poste kvar kaj duonajn monatojn pli malfrue fariĝos la kulmino por la triopo“[3], nome ilia koncerto en la novjorka ĵazklubejo Village Vanguard, publikigotaj sur la albumoj Waltz for Debby kaj Sunday at the Village Vanguard.

 
Bill Evans (en 1978)

Por sia albumo Evans elektis repertuaron, kiu enhavis unuflanke kutimajn ĵazajn normkantojn, ekz. de Arthur Schwartz „Haunted Heart“, de Irving Berlin „How Deep is the Ocean“ aŭ de Gus Arnheim „Sweet and Lovely“, sed ankaŭ pli novajn komponaĵojn kiel de John Carisi „Israel“ (kiun la naŭopo de Miles Davis unuafoje surbendigis je la registradkunsidoj por Birth of the Cool). Aldoniĝis unuafoje la titolo „Elsa“ de la komponisto amika kun Bill Evans Earl Zindars, kiu post tio apartenos al la daŭra repertuaro de la pianisto. Unuafoje Evans ludis por propra albumo la komponaĵon „Nardis“, kiun Miles Davis estis vekinta por li.[4]

Taksado de la albumo redakti

Thom Jurek skribis en All Music Guide, kiu distingis la albumon Explorations per la plej alta taksado, ke Evans sur ĉi tiu albumo „esploris la melodiajn kaj ritmajn konstruaĵojn de konata materialo, kiel antaŭ li neniu pianisto faris. Evans tiamaniere remalkovris titolojn, kiuj validis kiel senespere eluzitaj kaj ĉi tie estas nov-inventataj, ekzemple „How Deep Is the Ocean“ kaj „Sweet and Lovely“. Per harmonia riĉeco li etendas la melodian paletron de ĉi tiuj numeroj, kiujn li per tio elprenas el la profundo kaj reenmetas en la ĵaz-kanonon. Tiamaniere li enkondukas ankaŭ la titolon „Haunted Heart“ en la ĵazrepertuaron, ke kiu li kreas belegajn impresionismajn melodiajn strukturojn, spacon kaj profundon; tio sukcesas per la sinreteno de Paul Motian kaj la esprimo de la uzo de intervalo fare de LaFaro. Jurek ankaŭ elstarigas la interpretadon de la komponaĵo „Nardis“ de Miles Davis; la ritma akompano fare de Motian kaj LaFaro metas la ludon de Evans en novan kuntekston, en kiu LaFaro muzikas gravan soloon. Explorations estas eksterkutima ekzemplo por la triopo de Bill Evans sur ĝia kulmino. Ankaŭ Richard Cook kaj Brian Morton donis al la albumo en Penguin Guide to Jazz la plej altan taksadon kaj elstarigas la treegan sensemon de Scott Lafaro, esprimas tamen rezerviĝon pro etaj malprecizecoj, por kiuj ili respondecigas disputojn inter Evans kaj sia basisto.

La pecoj redakti

  • Bill Evans: Explorations (Riverside RLP 351)
  1. Israel (John Carisi) – 6:10
  2. Haunted Heart (Carl Dietz, Howard Dietz, Arthur Schwartz) – 3:25
  3. Beautiful Love (2-a sonregistraĵo) (Haven Gillespie, Wayne King, Egbert Van Alstyne, Victor Young) – 5:04
  4. Elsa (Earl Zindars) – 5:09
  5. Nardis (Miles Davis) – 5:49
  6. How Deep Is the Ocean? (Irving Berlin) – 3:31
  7. I Wish I Knew (Harry Warren, Mack Gordon) – 4:39
  8. Sweet and Lovely (Gus Arnheim, Jules LeMare, Harry Tobias) – 5:52

La aldonaj sonregistraĵoj „Beautiful Love“ (1-a sonregistraĵo) kaj „The Boy Next Door“ enestas en la publikaĵoj kiel lumdisko. La titoloj ekestis je la sama registradkunsido.

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Keepnews, akompanteksto.
  2. Komp., Petrik, p.29.
  3. Cit. laŭ Petrik, p. 29.
  4. La unuan version Evans enigis en la albumon Portrait of Cannonball de Cannonball Adderley la 1-an de julio 1958.