Ezcaray [ezkaRAJ] estas vilaĝo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la okcidenta Komarko de Ezcaray. Ĝi estas aparta loĝloko kun nura komunikvojo la regiona ŝoseo LR-111 kiu venas de Santo Domingo de la Calzada suden al Ezcaray; tiu poste sekvas okcidenten al la provinco de Burgoso. Suden kaj orienten iras nur montaraj vojoj.

Ezcaray
municipality of La Rioja

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 26280
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 080  (2023) [+]
Loĝdenso 15 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 20′ N, 3° 1′ U (mapo)42.326666666667-3.0133333333333Koordinatoj: 42° 20′ N, 3° 1′ U (mapo) [+]
Alto 813 m [+]
Areo 142,85 km² (14 285 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Ezcaray (Provinco Rioĥo)
Ezcaray (Provinco Rioĥo)
DEC
Ezcaray
Ezcaray
Situo de Ezcaray
Ezcaray (Hispanio)
Ezcaray (Hispanio)
DEC
Ezcaray
Ezcaray
Situo de Ezcaray

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ezcaray [+]
vdr
La municipa teritorio de Ezcaray, en la okcidento de la regiono.
Tipa angulo.
La preĝejo.
La preĝejo.
Tipa angulo.
Tipa angulo.

Geografio redakti

La municipa teritorio de Ezcaray, en la okcidento de la regiono, estas la plej ampleksa en la komarko kaj en la tuta okcidenta komarkaro Supra Rioĥo; kaj unu el plej ampleksaj en la regiono. Ĝi estas sur valo de la montoj kiuj formas la nordan deklivaron de la Iberia Sistemo.

Same kiel ĉe multaj aliaj toponimoj de Rioĥo, la loknomo devenas de la eŭska lingvo, iam hegemonia en la areo, precize de "haitz-garai". De (h)aitz kiu signifas “rokon” kaj garai kiu signifas “altan”. Tiu nomo Alta Roko referencus plej versajne al la roko de San Torcuato 200 m alta, ĉe kiu estas la loĝloko.[1]

La ekonomio estas direktita al rura turismo, pere de la altiro al natura medio kaj al vintraj sportoj pro la proksima skiejo de Valdezcaray. Aliaj grava ekonomia aktiveco estas la lignindustrio: estas fabrikoj de brakseĝoj, mebloj, hokiloj kaj aliaj varoj el ligno.

Historio redakti

Oni trovis restaĵojn de pratempo kaj oni scias, ke proksime estis romia kampadejo.

La 24an de Aprilo 1312, la kastilia reĝo Fernando la 4-a havigis foruon[2]​ “al valle de la villa de Ojacastro, Ezcaray e Zorraquín e Valgañón”, cele al reloĝado de la zono, lima kun la Regno Navaro. Ĝi validis ĝis la retirigo de la foruoj en 1876 post la Tria Karlisma Milito. En la 16-a jarcento ĝi apartenis al la Senjorlando de Pedro de Manrique de Luna. Tiutempe Ezcaray, same kiel ĉe aliaj montaraj zonoj de Rioĥo, disvolvis malgrandajn atelierojn de lanindustrio.

En la 18-a jarcento la markizo de Ensenada, en projekto de ekonomia disvolvigo, adoptis la kolbertismon, establante la nomitajn Reĝajns Fabrikojn tra tuta Hispanio. Pro riĉo en krudmaterialoj kaj tradicio pri lano oni kreis tekstilan fabrikon en Ezcaray, nomita Real Fábrica de Paños de Santa Bárbara, honore al Bárbara de Braganza, edzino de Fernando la 6-a. Pro la fabriko, ekis florepoko en Ezcaray, kiu triobligis sian loĝantaron per enmigrantoj devenaj de diversaj regionoj de Hispanio, ĉefe eŭskaj kaj navaraj ministoj, same kiel specialistoj kaj katalunoj kaj belgoj.

En la Milito de Hispana Sendependigo la loko suferis la ekonomiajn postulojn de la franca okupacianta armeo kaj la liberigon fare de hispanaj trupoj kaj gerilanoj, kun fina batalo la 18an de Junio 1813. Denove en la Unua Karlisma Milito la urbo suferis la konsenkvencojn de milito. La generalo Tomás de Zumalacárregui en 1834 sieĝis la urbon cele al al kontrolo de la tekstila fabriko, sed retiriĝis. Post la milito la fabriko, jam dekadenca pro konkurenco de kataluna industrio, bankrotis kaj en 1845 fermiĝis.

Aktualo redakti

La rura elmigrado okazis laŭlonge de la 20-a jarcento en aliaj lokoj de la komarko, sed ne tiom en Ezcaray, kiu ricevis enmigradon kiel komarka ĉefurbo. Oni malaltiĝis el 3 000 al 2 000 en la dua duono de la 19-a jarcento, sed poste stabiliĝis tia loĝantaro laŭlonge de la 20-a jarcento. La loĝlokoj de la municipo estas jenaj: Altuzarra, Ayabarrena, Azárrulla, Bonicaparra, Cilbarrena, Espurgaña, Ezcaray, Posadas, San Antón, Turza, Urdanta, Zaldierna kaj La Zalaya, el kiuj tri estas senhomaj kaj kvar havas malpli ol dek loĝantoj.

Vizitindaĵoj estas preĝejoj, ermitejoj, la iama fabriko (nun gastejo), la urba kerno, du palacoj, kruco, montara pejzaĝo, skiejo (je 14 km) ktp. Gravas ankaŭ fungokolektado.

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. REPERTORIO BÁSICO DE TOPONIMIA EUSKÉRICA EN LA RIOJA, AZNAR MARTÍNEZ - Biblioteca Gonzalo de Berceo Alirita la 23an de junio 2020 en www.vallenajerilla.com
  2. Corral López, Guillermo (junio de 2012). [dialnet.unirioja.es/descarga/articulo/3991700.pdf «Fuero de Valdezcaray. Cinco siglos de privilegios (1312-1837)».] En Asociación Riojana de Genealogía y Heráldica, eld. Boletín nº 4. p. 9. ISSN 1889-3503.