Lockheed Martin F-22 Raptor

(Alidirektita el F-22)

La Lockheed Martin F-22 Raptor (F-22) estas Usona kaŝa ĉasaviadilo.

Lockheed Martin F-22 Raptor
Tipo: Ĉasaviadilo
Fabrikanto: Lockheed Martin
Unua flugo: 7-an de septembro 1997
Enkonduko: 15-an de decembro 2005
en Usona Aerarmeo (USAF)
Produktperiodo: 1996-2011
Produktkvanto: 195
vdr

La F-22 estas unua kaŝĉasaviadilo[noto 1], kiu nuntempe servas en aerarmeo.

Historio redakti

En 1981, Usona Aerarmeo ordonis ellabori novan ĉasaviadilon por anstataŭi F-15 kaj F-16 kun kaŝa teknologio. La sukceso de kaŝaviadiloj kiel skoltaviadilo SR-71 kaj atakaviadilo F-117 ankaŭ influis al prilaboro de "kaŝa ĉasaviadilo", kiu ebligas batali kontraŭ malamikaj ĉasaviadiloj en absoluta supereco. La 31-an de oktobro 1986, du modeloj de Lockheed/Boeing/General Dynamics (YF-22) kaj Northrop/McDonnell Douglas (YF-23) estis selektita de Usona Aerarmeo. La 23-an de aprilo 1991, Usona aerarmeo selektis modelon YF-22 por nova ĉasaviadilo.

La YF-22, prototipo de F-22 unue flugis la 29-an de septembro 1990, sed F-22 estis malrapide prilaborita, ĉar malvarma milito estis finita, tial programo de rivala ĉasaviadilo estis fakte haltigita. Alta produktkosto ankaŭ influis al malrapida ellaboro de aviadilo, dum la malkresko de defenda buĝeto. F-22 unue flugis la 7-an de septembro 1997.[1]

Pro alta operadkosto kaj strategia graveco en aerarmeo, F-22 malfrue debutis en Siria enlanda milito, post 9 jaroj ekde ellaboro. Dum la interveno en Sirio, F-22 bombis Tiŝrinan Akvobaraĵon kontraŭ Islama ŝtato.[2] La produktado de F-22 estis haltiĝita en 2011 pro prilaboro de F-35 kaj foresto de rivalaj ĉasaviadilaj programoj.

Notoj redakti

  1. La unua milita kaŝaviadilo estas atakaviadilo F-117 Nighthawk de Usona aerarmeo.

Referencoj redakti

  1. [ La Kronologio de F-22 angle. Arkivita el la originalo je 2008-03-07. Alirita 2017-07-11. La Kronologio de F-22 angle]
  2. F-22 pafis unuan pafon kontraŭ tero, ne aercelon, Aviation week angle

Vidu ankaŭ redakti