Lockheed Martin F-35 Lightning II

(Alidirektita el F-35)

La Lockheed Martin F-35 Lightning II (F-35) estas Usona multrola kaŝĉasaviadilo.

Lockheed Martin F-35 Lightning II
Tipo: Kaŝĉasaviadilo
Fabrikanto: Lockheed Martin
Unua flugo: 15-an de decembro 2006
Enkonduko: 31-an de julio 2015 (USMC)
2-an de aŭgusto 2016 (USAF)
Produktperiodo: Ekde 2006
Produktkvanto: 231
vdr

La F-35 estis konsiderita kiel kontraŭparto de F-22. Kontraste al F-22, F-35 permesiĝis eksporton ekde Usono. La F-35 estas prilaborata de pluraj partoprenantoj, kiel Usono kaj Unuiĝinta Reĝlando, Kanado kaj aliaj. Pluraj aviadkompanioj kiel Lockheed Martin kaj Pratt & Whitney, Northrop Grumann partoprenis en prilaboro de F-35. Originale F-35 estis planita por anstataŭi F-16, sed pro alta prilaborkosto prokratis produktadon. La F-35 komencis servon ekde 2015 en Usono.

Historio redakti

La projekto de F-35 estis komencita el Programo Joint Strike Fighter (JSF, esperante Komuna Frapa Ĉasaviadilo). La Programo JSF intencis anstataŭi regularajn ĉasaviadilojn kun kaŝcaŝaviadilo. Kiel komuna projekto de USAF kaj USMC, projekto estis komencita en 1993, kaj la modelo de Lockheed Martin, X-35 estis selektita. La prototipo X-35 unue flugis la 24-an de oktobro 2000, kaj unua produkta modelo, F-35A finis unuan flugon la 15-an de decembro 2006.

Sed post la unua flugo, kaj aldono de dezajno altigis prilaborkoston, speciale aldoni sekurecon de elektronikaj instrumentoj. En 2010, Usona senato estimis ke produktkosto estas estimita al 113 miiliono da dolaroj.[1] La malsamo de postuloj inter partoprenantaj ŝtatoj ankaŭ prokrastis ellaboron de ĉasaviadilo.[2]

Post la pluraj debatoj pri rendimento, La VTOL-a modelo F-35B oficiale enkondukis en Usona Marinfanteria Korpuso la 31-an de julio 2015, kaj konvencia modelo F-35A debutis la 2-an de aŭgusto 2016.[3] Nuntempe ses landoj, ekzemple kiel Unuiĝinta Reĝlando[4], Italio[5] kaj Pollando mendis F-35B kaj F-35A.

Variantoj redakti

 
La variantoj de F-35 Lightning II sur la Aerbazo Eglin, 2014.

Referencoj redakti

  1. JSF kunvenas usona senato, Australian Aviation, 12-an de marto 2010. angle
  2. Trimble, Stephen. USAF ekskludis novajn F-15 kaj F-16 por mallarĝi ĉasaviadilan breĉon, Flightglobal, 6-an de aprilo 2010. angle
  3. Insinna, Valerie, Aerarmeo deklaras F-35A estas preta por batalo, Defense News, 2-an de aŭgusto 2016. angle
  4. "UK ricevas finan F-35 testaviadilon", Vol 53, Issue 16". Janes Defence Weekly. 20-an de aprilo 2016. angle
  5. Drew, James. Italio faras unuan F-35 mezatlantikan transiron, Fighterglobal, 5-an de februaro 2016 angle

Vidu ankaŭ redakti