Palestino > Palestinaj politikaj organizoj > Fronto Demokrata por Liberigo de Palestino


FDLP
flago
partio
Komenco 1969 vd
Lando(j) Palestino vd
Ideologio

Marksismo-Leninismo-Maŭismo • palestina naciismo • Kontraŭcionismo • araba naciismo • komunismokontraŭimperiismosekulareco

Fondinto(j) Nayef Hawatmeh vd
Ĉefestro(j) Nayef Hawatmeh vd
Membro de Arab Nationalist Movement vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Flago

FDLPFronto Demokrata por Liberigo de Palestino (arabe الجبهة الديموقراطية لتحرير فلسطين, Al-Jabha al-Dimuqratiya Li-Tahrir Filastin) ofte nomata nur Demokrata Fronto, aŭ arabe الجبهة الديموقراطية, al-Jabha al-Dimuqratiyah), estas politika organizo de tendenco marksista en Palestino.

La FDLP estis kreita je la 22-a de februaro de 1969 kiel skismo de la maldekstra Popola Fronto por la Liberigo de Palestino (PFLP), subla gvido de Najef Hawatmeh. Ĝi donis pli da atento al la politikaj laboroj, ol al la militaj, kvankam ĝi ankaŭ plenumis plurajn tiajn agadojn.

Dum la 70-aj kaj 80-aj jaroj ĝi estis unu el la plej influaj grupoj en la sino de la Organizaĵo por Liberigo de Palestino, kaj unu el la avangardoj de la akceptado de duobla ŝtato, juda-araba, en Palestino.

En 1991 ĝi suferis propran skismon, kaj unu frakcio gvidata de Jaser Abd Rabbo alproksimiĝis pli al Jaser Arafat kaj kreis novan organizon Demokrata Unuiĝo por Palestino (FIDA).

La FDLP peris dum la lastaj jaroj grandan parton de sia influo, ĉefe pro la kresko de la islamistaj partioj en Cisjordanio kaj la Gaza Sektoro. En la lastaj balotoj (2006) en la Leĝdona Asembleo de la Palestina Aŭtonomio, la koalicio partoprenata de la Fronto gajnis 2,8% de la voĉdonoj kaj du seĝojn.

Eksteraj ligiloj redakti