Miklós Fehér

(Alidirektita el FEHÉR Miklós)

vidu ankaŭ Miklós Fehér (futbalisto)

Miklós Fehér
Persona informo
Naskiĝo 13-an de novembro 1921 (1921-11-13)
en Újkécske
Morto 7-an de aŭgusto 2000 (2000-08-07) (78-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Kirko Sankta Triunuo
Lingvoj Esperantohungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo esperantistoLiteratura tradukistobestokuracisto
vdr

FEHÉR Miklós (1921-2000), tradukisto kaj redaktoro, mortis la 7-an de aŭgusto en Budapeŝto. El pli ol 1500 paĝoj de liaj poeziaj tradukoj (el la hungara kaj pli ol dekduo da aliaj lingvoj) nur parto aperis, i.a. en Hungara Vivo, La KancerKliniko kaj en Eŭropa Poezio en Esperanto (1995-), kiun li mem redaktis. Li estis membro en la Budapeŝta Medicina Esperanto-Fakgrupo.

Li estis elstara poeto, multe tradukis - ne nur el la hungara. Lia plej granda laboro estas traduko de hungara nacia eposo "Toldi" de János Arany.

Ekzistas la rimportreto, verkita de Valentin Melnikov en 1998:

Jen Miklós Fehér, tradukisto

de la eŭropa poezio.

Balado, kanto, elegio –

ampleksa kaj varia listo.

Tra l’ mondo flugas sen rezisto

la poemar’ el Hungario:

Jen Miklós Fehér, tradukisto

de la eŭropa poezio.

Libero, amo, gajo, tristo –

perfektas ĉia emocio.

Kaj li, sen troa ambicio

laboras pene, kun persisto.

Jen Miklós Fehér, tradukisto!