Fame (filmo, 1980)

Famo (angle Fame) estas muzika filmo el 1980, kreita kaj produktita de David de Silva, reĝisorita de Alan Parker, kaj verkita de Christopher Gore.

Fame
filmo
Originala titolo Fame
Originala lingvo hispana lingvo • angla lingvo • franca lingvo
Kina aperdato 16 maj. 1980, 29 sep. 1980, 13 nov. 1980
Ĝenro muzika filmo, adoleskanteca filmo, samseksemeca filmo, filma dramo
Kameraado Michael Seresin
Reĝisoro(j) Alan Parker
Produktisto(j) Alan Marshall
Scenaro Christopher Gore
Filmita en Nov-Jorko
Loko de rakonto Nov-Jorko
Muziko de Michael Gore
Rolantoj Irene Cara • Debbie Allen • Maureen Teefy • Gene Anthony Ray • Lee Curreri • Paul McCrane • Barry Miller • Holland Taylor • Eddie Barth • Laura Dean • Boyd Gaines • Albert Hague • Tresa Hughes • Anne Meara • Jim Moody • Laura Dean • Antonia Franceschi • Joanna Merlin • Barry Bostwick • Richard Belzer • Susan Sarandon • Michael DeLorenzo • Meg Tilly
Produktinta firmao Paramount Pictures 
Usona Kopirajta Oficejo
Honorigoj Akademia Premio por la Plej Bona Originala Partituro • Akademia Premio por la Plej Bona Originala Kanto
IMDb
vdr

La filmo gajnis la oskar-premion por plej bona muziko, kaj la tema kanto de ĝi, same nomata " Famo", gajnis la oskar-premion por plej bona Kanto. La kanto estis kantita de Irene Cara, kiu ankaŭ aktoris en la filmo.

Sekve la sukceson de la filmo, ekzistis ankaŭ sukcesa televidserio de la sama nomo, muzikalo kiu estis prezentata en la West End de Londono dum dek jaroj, same kiel refilmigo en 2009.

Intriga resumo redakti

La filmo sekvas la studperiodon de grupo de junaj studentoj ĉe mezlernejo de la artoj en Novjorko, ekde iliaj aliĝaj ekzamenoj al la institucio, ĝis diplomiĝo. La ambicioj de la studentoj ĉe la lernejo de prezentartoj estas grandegaj - ĉiuj volas esti famaj kaj akiri famon. Kvankam multaj adoleskantoj provas trapasi la ekzamenojn nur kelkaj estas elektitaj. Samtempe de la studado, kun specialiĝo pri la artaj kampoj kaj pritraktantaj devigajn studojn kaj malfacilajn postulojn, la studentoj trapasas procezon de persona maturiĝo, lernas koni sin, kunlaboras en teamo kaj kreas personajn ligojn de amikeco kaj amo. Post kvar jaroj da streĉa trejnado, nur kelkaj el la studentoj sukcesas akiri famon.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti