Anĵuo-Sicilio

(Alidirektita el Familio Anĵuo-Sicilio)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Anĵua dinastio

La Familio Anĵuo-Sicilio, ankaŭ nomata "Kapetida familio de Anĵuo" aŭ "pli aĝa anĵua dinastio", estis grava reĝa familio de Eŭropo kaj ĝi estis branĉo de la Kapetidoj. Fondita de Karlo la 1-a de Sicilio, lasta filo de la reĝo Ludoviko la 8-a, kiu regis en la Sicilia reĝlando, kaj ampleksigis sian influon en la okcidenta Mediteraneo kaj kvankam li estis forpelita de la insulo Sicilio en 1282 post la Sicilia vespro, liaj sukcedintoj restis en la kontinenta parto de la regno, en la sudo de Italio, ankaŭ konata kiel Napola reĝlando, ĝis 1382.

Anĵuo-Sicilio
Dinastio
Blazono
Blazono
nobela familio • Anĵua dinastio • Venetian patrician family
Fino 1435 vd
Lando Reĝlando Sicilio vd
Dinastiaj rilatoj
Fondinto Karlo la 1-a de Napolo vd
Branĉo de Rektaj kapetidoj vd
Regadoj
Grafo de Anĵuo
Dum 1246–1299
Reĝo de Napolo
Dum 1266–1435
Reĝo de Sicilio
Dum 1266–1282
(Titola) reĝo de Jerusalemo
Dum 1266–1435
Princo de Aĥeo
Dum 12781386, kun interrompoj
Reĝo de Kroatio
Dum 1301–1386/1395
Reĝo de Hungario
Dum 1308–1386/1395
Reĝo de Pollando
Dum 1370–1386/1399
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Blazono de la anĵua dinastio: La lilia blazono de la Kapetidoj kun la turnira kolumo kiel simbolo de pli juna branĉo, kaj la kruco de Jerusalemo

La nepoj de Karlo la 1-a kreis la sekundarajn branĉojn de Anĵuo-Hungario, per Karolo la 1-a, kiu regis en Hungario inter 1308 kaj 1342. Poste, lia filo Ludoviko la 1-a de Hungario lin sukcedis en la trono kaj regis ekde 1342 ĝis 1382. La alia filo de Karlo Roberto estis promesita por geedziĝo kun la reĝino Johana la 1-a kaj mallongdaŭre antaŭ esti murdita li estis kronita kiel Andreo la 1-a (1343-1345). Post la morto de Ludoviko la 1-a "la Granda", lia filino lin sukcedis en la trono kiel Maria la 1-a kaj regis inter 1382 kaj 1395. Aliflanke, la fratino de Maria regis kiel sankta Jadviga inter 1382 kaj 1399.

Aliflanke, la branĉo Anĵuo-Tarento, kiu regis en la restaĵoj de la Latina imperio (1313–1374), kaj la branĉo Anĵuo-Duraco, kiu regis en Napolo (1382–1435) kaj Hungario (1385–1386).