Fear and Desire (Timo kaj deziro, 1953), estas usona kontraŭmilita filmo de 1953, reĝisorita, produktorita kaj muntita de Stanley Kubrick, kaj verkita de lia amiko Howard Sackler. Kun produktora teamo de nur dekkvin personoj, la filmo estis la debuto de Kubrick kiel reĝisoro de longaj filmoj. Kvankam la filmo ne temas pri specifa milito, ĝi estis produktorita kaj publikigita dum la pinto de la Korea Milito.

Fear and Desire
filmo
Originala titolo Fear and Desire
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 1953
Ĝenro milita filmo, aventura filmo, filma dramo, agfilmo
Kameraado Stanley Kubrick
Reĝisoro(j) Stanley Kubrick
Produktisto(j) Stanley Kubrick
Scenaro Stanley Kubrick • Howard Sackler
Filmita en Kalifornio
Muziko de Gerald Fried
Rolantoj Frank Silvera • Paul Mazursky • Virginia Leith • David Allen • Dave Allen
IMDb
vdr

La filmo estis origine planita kun la titolo The Trap (La kaptilo). Onklo de Kubrick, nome Martin Perveler, los-anĝelesa farmaciposedanto, investis pliajn 9 000 dolarojn kondiĉe, ke li estu listigita kiel plenuma produktoro de la filmo.[1] Kubrick arigis kelkajn aktorojn kaj malgrandan laboristaron totale de 14 personoj (kvin aktoroj, kvin laboristoj, kaj kvar aliulojn kiuj helpu transporti la ekipaĵaron) kaj veturis al la areo de la Montaro San Gabriel en Kalifornio por kvin-semajna, malalt-buĝeta filmado.[1] Poste renomita The Shape of Fear (La formo de timo) antaŭ finfine estis nomita Fear and Desire, ĝi estas fikcia alegorio pri teamo de soldatoj kiuj survivas aviadilkraŝon kaj estas kaptataj malantaŭ teritorio de malamikoj en milito. Dum la daŭro de la filmo, unu el la soldatoj enamiĝas el alloga junulino el la arbaroj kaj ligas ŝin al arbo. Tiu sceno estas fama pro siaj detalaj montroj de la vizaĝo de la aktorino. Kubrick estis planinta Fear and Desire kiel muta filmo por certigi la malaltajn produktokostojn; aldonitaj sonoj, specialaj efikoj, kaj muziko finfine plialtigis la produktokostojn al ĉirkaŭ 53 000 dolaroj, superante la planitan buĝeton.[2]

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 Duncan 2003, p. 26.
  2. Baxter 1997, p. 50.

Bibliografio redakti