Feignies

komunumo en norda Francio

Feignies estas komunumo de Francio, kiu apartenas al la historia regiono Henegovio (france Hainaut respektive flandre Henegouwen), kies plej granda parto ekde 1830 estas parto de la Reĝlando Belgio, sed plia, suda parto jam ekde 1678 apartenas al Francio. Ĝi situas en la departemento Nord [nɔʁ] (okcidentflandre Noorderdepartement), en la regiono Hauts-de-France (prononco [o d(ə)ˈfʁɑ̃s], laŭvorte "supraĵo de Francio" pikarde Heuts-d'Franche) kaj en la antaŭa regiono Nordo-Kaleza Markolo (france Nord-Pas-de-Calais [nor pa d' kale'], nederlande/flandre Noord-Nauw van Calais).

Feignies
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Francio
Regiono Hauts-de-France
Departemento Nord
Arondismento Avesnes-sur-Helpe
Kantono Aulnoye-Aymeries ekde 2015, antaŭe Bavay
INSEE kodo 59225 [+]
Poŝtkodo 59750
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 6 752  (2021) [+]
Loĝdenso 359 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 50° 18′ N, 3° 55′ O (mapo)50.3022222222223.9180555555556Koordinatoj: 50° 18′ N, 3° 55′ O (mapo) [+]
Alto 130 m - 161 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 18,8 km² (1 880 ha) [+]
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Feignies (Nord)
Feignies (Nord)
DEC
Feignies
Feignies
Situo de Feignies
Feignies (Francio)
Feignies (Francio)
DEC
Feignies
Feignies
Situo de Feignies

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Feignies [+]
vdr

Fine de 2021 en la komunumo vivis 6 752 loĝantoj sur areo de 18,8 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 359 loĝantoj/km². Administre la komunumo apartenas al la arondismento Avesnes-sur-Helpe (france Arrondissement d'Avesnes-sur-Helpe, nederlande Arrondissement Avenne aan de Helpe), kaj ekde marto 2015 al la kantono Aulnoye-Aymeries.

Geografio redakti

Feignies geografie kaj historie apartenas al la franca-belga translima regiono Henegovio. Henegovio estas regiono de montetoj kaj plataĵoj, kiuj disvolviĝis sur tre diversaj grundoj : paleozoika soklo, mezozoika kreto, sed ankaŭ kenozoikaj sabloargilo plejparte kovritaj de leŭso.

La urbeto Feignies apartenas al la proksima kunurbaro de Maubeuge. Ĝi etendiĝas sur 18,8 km². Ĝi situas ĉe la nacia vojo RN49, inter Valenciennes kaj Jeumont. El la komunumo fontas la rivereto Flamenne.

Vidindaĵoj redakti

La fortikaĵo Leveau estis konstruita enkadre de konstruprogramo de 1874, kiu planis la starigon de ses similaj fortikaĵoj ĉirkaŭ Maubeuge por protekti la urbon kontraŭ bombardadoj. La fortikaĵo troviĝas 3250 metrojn nordokcidente de la centra placo de Feignies, kaj entute etendiĝas sur 8 hektaroj. Asocio cele al la konservado kaj renovigo de la fortikaĵo estis kreita en 1993.

Administrado redakti

Feignies apartenas la kantono de Bavay, kies ĉefurbo estas Bavay. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Avesnes-sur-Helpe, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti