Ferenc Csolnoky [ĉolnoki], laŭ hungarlingve kutima nomordo Csolnoky Ferenc estis hungara kuracisto, kirurgo.

Ferenc Csolnoky
Persona informo
Naskiĝo 9-an de aprilo 1853 (1853-04-09)
Morto 3-an de januaro 1941 (1941-01-03) (87-jaraĝa)
Okupo
Okupo kuracisto
vdr

Ferenc Csolnoky [1] naskiĝis la 9-an de aprilo 1853 en Veszprém (urbo). Li mortis la 3-an de januaro 1941 en Veszprém.

Biografio redakti

Ferenc Csolnoky frekventis mezlernejon en sia naskiĝurbo, poste universitaton en Pest (urbo), fine li havis kuracistan diplomon en 1872. Li komence eklaboris en Budapeŝto, sed en 1878 li revenis al Veszprém. Komence li kuracadis en la prizono, ekde 1881 jam en la urba hospitalo, kie li restis duonjarcenton. En 1894 li iĝis kirurgo. Li multe strebis por la malsanulejo, krome li establis domegon pri malriĉuloj, kiu funkciis inter 1890 kaj 1950. Li gvidis la hospitalon inter 1899 kaj 1926. En 1924 li establis apartan pavilonon por kirurgio kun 30 litoj. Li ricevis titolon reĝa konsilisto en 1916, medicina ĉefkonsilisto en 1925.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • A veszprémi városi kórház története (Historio de la urba hospitalo en Veszprém), (1912)

Memorigiloj redakti

  • memortabulo en Veszprém
  • memorkomitato Csolnoky Ferenc
  • hospitalo de Veszprém prenis la nomon Csolnoky Ferenc en 1990

Fontoj redakti