Ferenc Hanuy [hanui], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hanuy Ferenc estis hungara pastro, abato, kanoniko, prelato, profesoro.

Ferenc Hanuy [1] naskiĝis la 9-an de marto 1867 en Pécs. Li mortis la 1-an de majo 1953 en Pécs.

Biografio

redakti

Ferenc Hanuy frekventis gimnazion, poste seminarion en sia naskiĝurbo, poste li lernis teologion en Vieno. Li pastriĝis en 1890, poste li havis laboron en diocezo en Pécs. En 1898 li ekinstruis en la menciita seminario. Ekde 1906 li instruis en Universitato de Budapeŝto, kie post 2 jaroj estis nomumita publika profesoro. Li dufoje estis dekano, en 1920 rektoro. En 1923 li estis nomumita kanoniko, poste li ne plu instruis. pli frue en 1911 li iĝis abato, poste prelato en 1927.

Elektitaj publikaĵoj

redakti
  • Kat. egy. Pécsett (1903)
  • A parthogenesis első nyomai az ősker. írók műveiben (1907)
  • A jegyesség és házasságkötési forma kifejlődése a Ne temere dekrétumig (1912) - libro
  • 70 é. küzdelem az autonómiáért (1918)
  • Álapostoli kánongyűjtemények az első 3 sz-ból (1922)

Fontoj

redakti