Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

SZÉKEDI Ferenc estas rumanuja hungara ĵurnalisto, redaktoro, tradukisto. Li naskiĝis en Nemestördemic (Hungarujo) je la 6-a de januaro 1945. Li estas eksedzo de ĵurnalistino Ágnes Kerekes, la patro de sociologo Levente Székedi kaj de filmkritikistino Eszter Boda Székedi.

Ferenc Székedi
Persona informo
Naskiĝo 6-an de januaro 1945 (1945-01-06) (79-jaraĝa)
en Badacsonytördemic
Familio
Edz(in)o Ágnes Kerekes
Infanoj Eszter Boda SzékediLevente Székedi
Parencoj Vilmos Ferenc Erőss
Okupo
Okupo ĵurnalisto
vdr

Biografio redakti

Ferenc Székedi finis la mezlernejon en Miercurea Ciuc (1962). En 1980 li finis la fakon pri ĵurnalismo en Bukareŝto. Ekde 1971 ĝis 1989 li estis redaktoro de Hargita, respektive Hargita Népe. Ekde 1990 li estis ĉefredaktoro de Csíki Lapok, ekde 1994 de Csíki TV, kunlaboranto de Romániai Magyar Szó. Inter 1991–1994 li estis prezidanto de RMDSZ de Baseno Ĉiko.

Volumoj de publicistiko redakti

  • Hétköznapok, délibábok. Szövegek 1990-1996, Csíkszereda, 1996;
  • A hold másik oldala, 1999;
  • Zsögödből a világ, 2001;
  • Antal Imre, 2002;
  • A nagy erdélyi játszma, 2007.
  • Fent a csúcson, lent a mélyben, 2013.[1]

Redaktaĵoj redakti

  • Hargita megye természetes gyógytényezői., 1974;
  • 50 éves a csíki jégkorong, 1979.

Tradukvolumoj redakti

  • R. Guga: A bolond és a virág, 3 romanoj (kun László Kolozsvári Papp), postparolo, Bk., 1983;
  • M. Nedelciu: Módosító javaslat a birtoklás ösztönéhez, elekt, Bk., 1986;
  • B. Horasangian: Magányos ló az autópályán, elek., postparolo, Bk., 1989;
  • Látvány és gondolat, antol., Bk., 1991.

Fonto redakti

  • Erdélyi magyar ki kicsoda. 2010.