Ferenc Zichy (episkopo)
Grafo Ferenc Zichy [ziĉi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Zichy Ferenc estis hungara pastro, episkopo, preposto, kanoniko, abato. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis ’’zicsi’’ kaj ’’vázsonykői’’.
Ferenc Zichy [1] naskiĝis en 1701 en Hungara reĝlando en Homonna (nuntempa Humenné en Slovakio). Li mortis la 8-an de junio 1783 en Győr.
Biografio
redaktiFerenc Zichy frekventis gimnazion en Pozsony kaj Győr, poste li plulernis ekzemple en Romo. Li iĝis abato en 1719, li pastriĝis en 1724. Liaj baldaŭaj ĉefaj postenoj kaj titoloj estis:
- kanoniko en 1725
- kanoniko de Esztergom en 1727
- preposto en 1734
- episkopo en Győr en 1743
- departementestro de Győr (historia departemento).
Li strebis multe pri la ekleziaj konstruaĵoj (katedralo, lernejoj).
Elektitaj publikaĵoj
redakti- ’’Edictum episcopi Jauriensis’’ (1754)
- ’’Raaber bischöfliche Verordnung über die Festagge’’ (1771)
- ’’A győri megyében levő híveknek’’ (1773)