Ferenc Zigány [cigAnj?], laŭ hungarlingve kutima nomordo Zigány Ferenc (naskiĝis la 14-an de aprilo 1895 en Budapeŝto, mortis la 23-an de julio 1975 en Budapeŝto) estis hungara matematikisto, profesoro, membro Hungara Scienca Akademio.[1]

Ferenc Zigány
Persona informo
Naskiĝo 14-an de aprilo 1895 (1895-04-14)
en Budapeŝto
Morto 23-an de julio 1975 (1975-07-23) (80-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét, 26/2-7-29 Redakti la valoron en Wikidata
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Zoltán Zigány (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo matematikisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Biografio

redakti

Ferenc Zigány frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto. Li atingis la unuan lokon en matematika konkurso en 1914. Jam dum la studentaj jaroj li estis asistanto en Reĝa Teknikuniversitato palatino József. Ekde 1931 li instruis ankaŭ en mezlernejo. Post 4 jaroj li doktoriĝis en Universitato István Tisza. En 1941 li estis nomumita privata profesoro en la teknikuniversitato. Ekde 1947 li instruis ankaŭ en teknika altlernejo.

Elektitaj kontribuoj

redakti
  • Ábrázoló mértan (1934) - kunverkinto
  • Görbe felületek konformis leképezése (1935) - disertaĵo
  • Klug Lipót munkássága (1944)
  • Matematika (1949) - studenta lernolibro
  • Differenciálszámítás alkalmazása szélső értékek meghatározására (1955)

Fontoj

redakti