Ferma filmistolisto

(Alidirektita el Ferma sekvenco)

Ferma filmistolistofina filmistolisto estas la listo de geaktoroj kaj filmistoj de partikulara filmo, televidprogramo, aŭ videoludo. Dum la malferma filmistolisto aperas komence de la verko kaj listigas nur plej gravajn kaj altirajn nomojn, la fina filmistolisto aperas proksime al, aŭ en la certa fino de la verko. La kompleta listo povas inkludi la tutan aktoraron kaj laboristaron, sed ankaŭ produktor-patronojn, distribukompaniojn, muzikaĵojn ĉu prunteprenitajn ĉu intence kreitajn por la verko, filmejojn, variajn jurajn anoncojn, kiel la kopirajto kaj plie.

Ekzemplo de ferma filmistolisto.

Tipe, la fina filmistolisto estas tajpita (kaj ne artigita) kaj aperas en blanka leteraro sur klara nigra fono, sen aparta sonefekto aŭ dialogo, nur kun la muzika fono, foje la muziktemo de la verko. La listo aperas statece kaj iras el paĝo al paĝo, aŭ moviĝas kiel unusola listo el la malsupro al la pinto de la ekrano. Foje la fina filmistolisto apartiĝas el tiu normigo por disvolviĝi en alia direkto, inkludante ilustraĵojn, kromajn scenojn, scenerojn (foje neuzitajn por la filmo), humoraĵojn aŭ post-listajn scenojn (foje veran finon aŭ informon pri la post vivo de la roluloj, aparte de la personoj en filmoj faritaj sur realaj okazaĵoj). Bedaŭrinde lastatempe disvastiĝis la kutimo interrompi la projekciadon de tiu listo en duarangaj kinejojtelevidkanalo, tiele malhavigante al la spektanto gravajn informojn aŭ bildojn.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti