Fernand Pelloutier

Fernand-Léonce-Émile Pelloutier (naskiĝis la 1-an de oktobro 1867 en Parizo, mortis la 13-an de marto 1901 en Sèvres) estis franca anarkiisto (anarkisindikatisma).

Fernand Pelloutier
Persona informo
Naskiĝo 1-an de oktobro 1867 (1867-10-01)
en Parizo
Morto 13-an de marto 1901 (1901-03-13) (33-jaraĝa)
en Sèvres
Tombo Sèvres
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Familio
Patro Léonce Adrien Saint-Ange Pelloutier
Frat(in)o Maurice Pelloutier
Okupo
Okupo sindikatisto
vdr

Li estis la estro de laborista konsilantaro Bourses du Travail, grava franca sindikata organizo, el 1895 ĝis sia morto en 1901. Li estis sukcedita de Yvetot. En 1902, la Bourses du Travail eniris en la Confédération Générale du Travail.

La teorioj de Pelloutier estis escepte gravaj por la movado de Revolucia Sindikatismo en Italio kiu aperis ĉirkaŭ la fino de la 19a jarcento, kaj li estis fonto de grava influo tiukadre por Georges Sorel.

Bibliografio redakti

  • Jacques Julliard, Fernand Pelloutier et les origines du syndicalisme d'action directe, Paris 1971
  • F.F. Ridley, Revolutionary Syndicalism in France, Cambridge 1970
  • Peter Stearns, Revolutionary Syndicalism and French Labor: A Cause without Rebels, New Brunswick 1971
  • Barbara Mitchell, The Practical Revolutionaries. A New Interpretation of the French Anarchosyndicalists, New York 1987.