Georges Eugène SOREL (2a de novembro 1847 - 29a de aŭgusto 1922) estis franca filozofo[1] kaj teoriulo de sorelismo.[2][3] Lia nocio de la povo de mitoj en la vivo de la popoloj (partikulare, la naciaj mitoj) inspiris socialistojn, anarkiistojn, marksistojn, kaj faŝistojn.[4] Ĝi estas, kun sia defendo de violento, nome kontribuo pri kiu li estas plej ofte rememorita.[5] Liaj libroj influis la aperon de faŝismo kaj ili estis laŭditaj de tre diversaj italaj pensuloj kiel Vilfredo Pareto, Benedetto Croce kaj Antonio Gramsci.

Georges Sorel
Georges Sorel.jpg
Persona informo
Naskiĝo 2-an de novembro 1847 (1847-11-02)
en Cherbourg
Morto 29-an de aŭgusto 1922 (1922-08-29) (74-jara)
en Boulogne-Billancourt
Tombo cemetery of Tenay
Lingvoj franca lingvo
Ŝtataneco Francio
Alma mater Franca Politeknika Lernejo
Okupo
Okupo filozofoinĝenierosociologoverkisto • sindikatisto
Information icon.svg
vdr

PolitikoRedakti

Sorel estis iam monarkisma kaj tradiciisma antaŭ ŝanĝiĝi al ortodoksa marksismo en la 1890-aj jaroj; tamen li plue apogis valorojn plej kutime asociajn kun konservismo. Li klopodis plenigi la truojn kiujn li vidis en la marksismaj teorioj sed finfine li kreis tre heterodoksan varianton de la ideologio. Li kritikis tion kion li konsideris raciismo de Markso kaj ties utopiajn tendencojn, en la ideo ke la centro de la marksa pensaro estis pli proksima de prakristanismo ol de la Franca Revolucio. Li malakceptis la markismajn teoriojn de la historia materiismo, de la dialektika materiismo kaj la internaciismo. Li ne vidis marksismon kiel 'vera' en scienca senco, kiel faris la ortodoksaj marksistoj. Male, tiu estis 'vera' en la senco ke ĝi promesis elaĉetan rolon al la proletaro ene de socio en dekadenco.

Sorel fondis la teoriojn de la revolucia sindikatismo kiel sindikatisma tendenco diferenca disde socialismo, anarkiismo kaj komunismo. Kiel Proudhon, li vidis la socialismon kiel afero ĉefe morala. Li estis forte influita ankaŭ de Henri Bergson, kiu disvolvigis la gravon de la mitoj kaj kritikis la esencon de la scienca materiismo; de la kulto al la grandeco kaj de la malŝato al mezeco de Nietzsche, kaj de la kapablo rekoni koruptadon en la demokratio fare de konservismaj liberaluloj kiel Tocqueville, Taine kaj Renan. Pro tiuj tialoj Sorel estas foje asociita kaj al faŝismo kaj al anarkiismo. Pro siaj meditoj pri la perforto li estis asociita ankaŭ al terorismo. Kaj spite sian malemon por la socialdemokratio, Sorel respektis ankaŭ Eduard Bernstein kaj konsentis kun multaj el liaj kritikoj al la ortodoksa marksismo, pro kio li estis asociita ankaŭ kun la reviziistoj kaj ankaŭ kun la nova maldekstro.

VerkojRedakti

 
Réflexions sur la violence.
  • Contribution à l'étude profane de la Bible, Paris, Auguste Ghio, 1889.
  • Le Procès de Socrate, examen critique des thèses socratiques, Paris, Félix Alcan, 1889.
  • Les Girondins du Roussillon, Perpignan, Charles Latrobe, 1889.
  • Essai sur la philosophie de Proudhon, 1892; Paris, Stalker Éditeur, 2007.
  • D’Aristote à Marx (L’Ancienne et la nouvelle métaphysique), 1894; Paris, Marcel Rivière, 1935.
  • Étude sur Vico, 1896; poste en Étude sur Vico et autres écrits, Paris, Champion, 2007.
  • L’Avenir socialiste des syndicats, 1898; poste en Paris, Librairie de l’Art social, 1898.
  • La Ruine du monde antique. Conception matérialiste de l’histoire, Paris, Librairie G. Jacques et Cie, 1902; Paris, Marcel Rivière, 1925); Marcel Rivière, 1933.
  • Introduction à l’économie moderne, Paris, G. Jacques, 1903; Paris, Marcel Rivière, 1922.
  • Saggi di critica del marxismo («Essais de critique du marxisme»), Palerme, Remo Sandron, 1903; Essais de critique du marxisme. Œuvres I, Patrick Gaud (dir.), Paris, L’Harmattan, 2007.
  • Le Système historique de Renan, Paris, G. Jacques, 1906.
  • Insegnamenti sociali dell'economia moderna. Degenerazione capitalista e degenerazione socialista («Enseignements sociaux de l’économie contemporaine. Dégénérescence capitaliste et dégénérescence socialiste»), Palerme, Remo Sandron, 1907.
  • Réflexions sur la violence, 1908; Paris, Rivière, 1919; Genève-Paris, Entremonde, 2013.
  • Les Illusions du progrès, Paris, Marcel Rivière, 1908.
  • La Décomposition du marxisme, Paris, Librairie de Pages libres, 1908; Paris, Marcel Rivière, 1910.
  • La Révolution dreyfusienne, Paris, Marcel Rivière, 1909; ibid., 1911.
  • Lettres à Paul Delesalle, 1914-1921, Paris, Bernard Grasset, 1947.
  • Matériaux d’une théorie du prolétariat, Paris, Marcel Rivière, 1919; ibid., 1921.
  • De l’utilité du pragmatisme, Paris, Marcel Rivière, 1921.
  • Lettere a un amico d’Italia («Lettres à un ami d’Italie»), Bologne, L. Capelli, 1963.
  • Georges Sorel, Scritti sul socialismo, Catania, Pellicanolibri, 1978.
  • La Décomposition du marxisme et autres essais, anthologie établie par Th. Paquot, Paris, PUF, 1982.

NotojRedakti

  1. MacDonald, J. Ramsay (1912). "The Philosophy of Sorel." En: Syndicalism: A Critical Examination. London: Constable & Co., Ltd., pp. 16–23.
  2. Guy-Grand, Georges (1911). "M. Georges Sorel et le 'Matérialisme Historique'." En: La Philosophie Syndicaliste. Paris: Bernard Grasset, pp. 7–33.
  3. Lewis, Arthur D. (1912). "Monsieur Georges Sorel and his Ideas." En: Syndicalism and the General Strike. London: T. Fisher Unwin, pp. 37–94.
  4. Sternhell, Zeev, Mario Sznajder, Maia Ashéri (1994). "Georges Sorel and the Antimaterialist Revision of Marxism." In: The Birth of Fascist Ideology: From Cultural Rebellion to Political Revolution. Princeton University Press (ISBN 0-691-03289-0)
  5. See, for instance, Kract, Klaus Gross (2008). "Georges Sorel und der Mythos der Gewalt." Zeithistorische Forschungen/Studies in Contemporary History, No. 1.

BibliografioRedakti

  • Jacques Julliard, Shlomo Sand (dir.), Georges Sorel en son temps, Paris, Le Seuil, 1985.
  • Shlomo Sand, L’Illusion du politique. Georges Sorel et le débat 1900, Paris, La Découverte, 1984.
  • Georges Goriely, Le pluralisme dramatique de G. Sorel, Paris, Rivière, 1962.
  • Pierre Andreu, Notre Maître M. Sorel, Paris, Grasset, 1953.
  • Fernand Rossignol, Pour connaître la pensée de G. Sorel, Paris, Bordas, 1948.
  • Pierre Lasserre, Georges Sorel, Théoricien de l'impérialisme, Paris, L'Artisan du Livre, 1928.