Fernando de Alva Ixtlilxóchitl

Fernando de Alva Cortés Ixtlilxóchitl (Tekskoko, 1568? — Meksikurbo, 1648), estis historiisto de Nova Hispanio (nuntempe Meksiko), posteulo rekta el la reganta familio en la senjorlando akolhua nome Tekskoko.

Fernando de Alva Ixtlilxóchitl
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1569 (1569-01-01)
en Texcoco
Morto 26-an de oktobro 1650 (1650-10-26) (81-jaraĝa)
en Meksikurbo
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Familio
Frat(in)o Bartolomé de Alva
Okupo
Okupo historiisto
vdr

Verkoj redakti

Ixtlilxóchitl ricevis komisionon el la hispanaj vicreĝoj de Nova Hispanio por verki la historion de la indiĝenaj popoloj de Meksiko. Lia Relación histórica de la nación tulteca — plej ofte nomata Relación — estis verkita inter 1600 kaj 1608. Tiu teksto estas aro de rakontoj pri okazintaĵoj de la Nova Hispanio kaj de la historio de la Toltekoj. La Relación kaj multaj aliaj tekstoj de Ixtlilxóchitl enhavas fragmentojn de la literaturo kaj de la liriko navatla antaŭhispana. Ili havigas detalan informon pri la gravo de la agado de sia praavo, Fernando Ixtlilxóchitl, en la konkero de Meksiko kaj la pacigo de la indiĝenoj en la Valo de Meksiko.

Poste —1610 al 1640, laŭ Chavero— Ixtlilxóchitl verkis la Historia chichimeca, kiu rakontas la samajn okazintaĵojn de la Relación, sed kun pli taŭga organizado. La origina titolo de la verko estas nekonata, kaj tiu nuna esits trudita de Carlos de Sigüenza y Góngora kiam la manuskripto venis en lia povo. Lorenzo Boturini, posedanto de la sama teksto jarojn poste, nomigis ilin Historia general de la Nueva España. Estas pruvo ke la Historia chichimeca formis parton de pli ampleksa verko kies mankantaj partoj estas perditaj, aŭ, ĝi ne estis konkludita. La fina ĉapitro de la Historia de Ixtlilxóchitl estas la Sieĝo de Tenoĉtitlano, al kiu la aŭtoro trudas version tekskoka de la konkero, kontraste al Hernando de Alvarado Tezozómoc, aŭtoro de tenoĉka praularo kies verko havigas rigardon pli proksima al la meksikoj. La Historia chichimeca estas konsiderata la plej bonkvalita verko de Fernando de Alva Ixtlilxóchitl.