Fervojlinio Szczecin Gumieńce – Tantow

Fervojlinio Szczecin Gumieńce – Tantow estas unurela, neelektrizita fervojlinio, kiu kunigas pola fervojstacio Szczecin Gumieńce kun germana fervojhaltejo Tantow (limpasejo Gumieńce-Tantow). La linio funkcias sur teritorio de Okcidentpomeria Provinco (Pollando) kaj Meklenburgo-Antaŭpomerio (Germanio). Tiu linio estas unu el la plej malnovaj fervojaj linioj sur teritorio de nuntempa Pollando, kaj la unua fervojlinio en la pola urbo Szczecin. Ĝi estis konstruita en la jaro 1843.

Szczecin Gumieńce – Tantow
Superrigardo
Numero de linio 409
Trafikado
Trafikanto PKP PLK
Teknikaj trajtoj
Longo 18,484 km
Ŝpuro 1435 mm (Normala ŝpuro)
Fervoja klaso C3
Fervoja elektra sistemo neelektrizita
Maksimuma rapideco 120 km/h
Stacioj de la fervojlinio
            
408Szczecin Główny
            
0,000 Szczecin Gumieńce
            
408Grambow
            
1.9 Warzymice
            
7.1 Kołbaskowo
            
10.069 Limo kun Germanio Germanio
            
14.1 Rosow
            
18.6 Tantow
            
Fervojlinio ĝis Gartz
            
Berlin-Gesundbrunnen
vdr

Fervojlinio Szczecin Gumieńce – Tantow estas parto de la pola-germana fervojlinio Berlin – Szczecin.

Maksimuma rapideco redakti

Maksimumaj rapidecoj[1]
(km/h)
parto pasaĝeraj trajnoj relo-busoj varaj trajnoj
komenca kilometro fina kilometro
0,115 10,069 120 120 70

Fervojaj konektoj redakti

La vojaĝtempo[2] inter fervojstacioj Szczecin Gumieńce – Tantow (distanco 19 km) estas 12 minutoj. Nuntempe el Szczecin ĝis Tantow veturas 8 paroj de regionaj trajnoj, 6 paroj ĝis Angermünde kaj 2 paroj ĝis Berlin-Gesundbrunnen.

Referencoj redakti

  1. Regulamin przydzielania tras pociągów i korzystania z przydzielonych tras pociągów przez licencjonowanych przewoźników kolejowych w ramach rozkładu jazdy 2011/2012 (w. 1.2) http://www.plk-sa.pl/informacje-dla-przewoznikow-kolejowych/warunki-udostepniania-tras/regulaminy-przydzielania-tras-pociagow/regulamin-20112012/ Arkivigite je 2012-05-27 per la retarkivo Wayback Machine
  2. La plej mallonga vojaĝtempo. http://rozklad-pkp.pl/ Arkivigite je 2015-03-09 per la retarkivo Wayback Machine

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti