Fiŝfaruno estas krude muelita pulvoro, farita el kuirita fiŝviando. Ĝi estis pli frue grava sterko, nuntempe oni uzas ĝin kiel furaĝon por nutrado de bestoj kiel kortbirdoj, porkoj, foino, bredita fiŝo kaj dorlotbestoj. Oni faras la fiŝfarunon kaj fiŝoleon ĉefe el grasaj fiŝaj specioj kiel el engraŭlo, haringo, sardino.

Oni kondukas la dispecigitajn fiŝojn per elevatoro tra longaj ujoj, en kiuj ili kuiriĝas je efiko de vaporo. El la kuirita kaĉo oni elpremas la akvon kaj la oleon kaj la premitan fiŝaĵon oni sekigas per varma aero. La tiel farita furaĝo enhavas multe da B12-vitamino kaj proteinon je 50%.

Vidu ankaŭ redakti