Fia koincido estis junulara amatora ensemblo fondita en Torino (Italio) en 1990, fare de Alessandro Amerio, kiu estris ĝin ĝis 1998. La nomo estas aludo al Kia koincido, internacia teatra grupo.

La ensemblo regule prezentis humuran teatron, sed nur en Italio, dum Internaciaj Junularaj Festivaloj kaj unu Internacia Junulara Kongreso, en Asizo 1997.

Ekde 1999 la ensemblo ŝanĝis sian nomon al Torina Nova Trupo, sub la gvido de Alberto Capella. En 2003 ĝi surscenigis unuafoje dramon originale verkitan en Esperanto: La familio de Anto Speri de Giorgio Silfer.