La lago Figibine, FiguibineFaguibine, estas lago de Malio de la Interna Niĝera Delto norde de la rivero Niĝero en la centra Regiono Timbuktuo. Ĝi estas unu el multaj lagoj el tiu interna riverdelto. Ĝi estas sur la suda rando de la dezerto Sahara, je 80 km okcidente de la urbo Timbuktuo kaj je 75 km norde de la rivero Niĝero, al kiu ĝi estas konektata per sistemo de malgrandaj lagoj kaj kanaloj. En la jaroj kiam la alta nivelo de la rivero estas sufiĉa, la akvo fluas el la rivero, fakte el ties brako Farabango, al la lago. Ekde la sekego de Sahelo de la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj, la lago estis preskaŭ ĉiam seka. Akvo rare alvenas al la lago, kaj kiam ĝi faras tion okazas nur parte. Tio okazigis partan nuligon de la ekosistemo. En aliaj pli favoraj jaroj, la akvo etendiĝas ĉirkaŭ 80 km aŭ plie el la rivero Niĝero norden. Tiam la lago Fagibine okupas akvareon de 504-590 km². Tial, la lokaj agrikulturistoj kultivas sorgon, maizon, batatojn, terpomojn, arakidojn kaj aliajn legomojn dum la akvo retiriĝas kaj lasas fekundan teron.[1]

Satelita bildo de la lago Figibine (kun formo de lancopinto) kaj de la lago Komango en la orienta pinto, en Aprilo 1991. La rivero Niĝero estas malsupre dekstre, en la foto, la lago Horo malsupre maldekstre kaj la lago Fati malsupre dekstre.

Notoj redakti

  1. Coulibaly, Moriba (11a de Januaro 2010). «Système Faguibine: un ensemble d'atouts naturels». L'Essor (en franca). Konsultita la 11an de Decembro 2021.
  • Koordinatoj 16°45′N 4°0′W