Filipo la 3-a (Makedonio)

(Alidirektita el Filipo Arideo)

Filipo la 3-a Arideo (antikve-greke Φίλιππος Γ΄ ὁ Ἀρριδαῖος; ĉ. 359 - 25a de decembro 317 a.K.) regis kiel reĝo de Makedonio el post la 11a de Junio 323 a.K. ĝis sia morto. Li estis la filo de la reĝo Filipo la 2-a (Makedonio) kun Filina de Lariso, kaj tiele pli aĝa duonfrato de Aleksandro la Granda. Nome Arideo denaske, li ricevis la nomon Filipo kiam li ascendis al la trono.

Filipo la 3-a
Persona informo
Φίλιππος Ἀῤῥιδαῖος
Naskiĝo
Morto
en Antikva Makedonio
Mortis pro hommortigo vd
Tombo Macedonian royal tombs, Vergina vd
Religio religio en Antikva Grekio vd
Lingvoj antikva greka vd
Ŝtataneco Antikva Makedonio vd
Familio
Dinastio Argead dynasty vd
Patro Filipo la 2-a de Makedonio vd
Patrino Philinna vd
Gefratoj Aleksandro la GrandaKleopatro de Makedonio • Cynane • Tesaloniko de Makedonio • Eŭropo de Makedonio • Caranus vd
Edz(in)o Eurydice II of Macedon vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Tetradraĥmo de Filipo la 3-a Arideo.

Kiam Arideo kreskis evidentiĝis ke li suferas lernomalfacilaĵojn. Plutarko kredis ke li iĝis malkapablulo pro klopodo de la edzino de la reĝo Filipo la 2-a nome Olimpia, kiu volis nuligi eblan rivalon por ŝia filo, Aleksandro, pere de la uzado de farmaka (drogoj/sorĉoj); tamen, plej nuntempaj fakuloj dubas pri la vero de tiu postulo.[1]

Aleksandro ŝatis Arideon kaj kunportis lin en siaj kampanjoj, kaj por protekti sian vivon kaj por eviti lian uzon kiel marioneto en ajna eventuala defio por la trono. Post la morto de Aleksandro en Babilono en 323 a.K., la makedona armeo en Azio proklamis Arideon kiel reĝo; tamen, li servis nur kiel figuro kaj marioneto de serio de povegaj generaloj.

Referencoj redakti

  1. Elizabeth Donnelly Carney. (2006) Olympias: mother of Alexander the Great. Taylor & Francis, p. 24–25. ISBN 978-0-415-33316-0.

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti