Filippo Buondelmonti degli Scolari

(Alidirektita el Filippo Scolari)

Filippo Buondelmonti degli Scolari, alinome Pippo Scolari, Pippo SpanoOzorai Pipó, estis italdevena soldato kaj komercisto en Hungario. Li naskiĝis en 1369 en Tizzano kaj mortis la 27-an de decembro 1426 en Lipova.

Portreto fare de Andrea del Castagno

Kariero redakti

Li batalis kontraŭ la otomana imperio (1411/12) kaj konkeris Bosnion kaj Serbion. Ekde 1427 li estis distriktestro (ispán)banuso de Temesvár.

Lia kromnomo "Spano" estas italigo de la hungara ispán. Lia alia kromnomo "Ozorai" deriviĝas de la hungara vilaĝo Ozora, kie li en 1416 konstruigis kastelon ("-i" estas hungara adjektiva finaĵo).