La flaĝoleto estas ligna blovinstrumento de la familio nomata flutoj fajfilaj, kiu ankaŭ inkludas la bekfluton kaj la stanfajfilon. La unuaj flaĝoletoj fariĝis en la 16-a jarcento kaj daŭre fariĝis ĝis la 20-a jarcento. Ĝi havas ses fingrotruojn: kvar ĉe la antaŭo de la muzikilo kaj du ĉe la malantaŭo. Iuj, sed ne ĉiuj, havas klavojn por kovri la fingrotruojn. En malfrue 18-a kaj frua 19-a jacentoj fabrikistoj britaj ekfaris flaĝoletojn kun ses fingrotruoj ĉe la antaŭo de la muzikilo. Fine ili fariĝis el metalo kaj eknomiĝis stanfajfiloj. Kun tempo la stanfajfiloj anstaŭigis la flaĝoletojn kaj hodiaŭe la flaĝoletoj malofte ludiĝas.

FLAĜOLETO
Flaĝoleto
Flaĝoleto
Klasifiko Ligna blovinstrumento
Ton-amplekso Du oktavoj
Parencaj instrumentoj Stanfajfilo
vdr