Ekzistas du, ekzakte samrajtaj, ŝtataj flagoj de Bavario en la landaj koloroj bluo kaj blanko. Ambaŭ en sia nuna formo oficialiĝis la 16-an de novembro 1953. Unu el ili estas simpla dukolora flago horizontale blanka-blua. La alia, pli specifa, konsistas el pluraj klinitaj romboj blankaj kaj bluaj. Ne ekzistas "ofica flago": la landaj instancoj rajtas libere elekti kiun el la du oficialaj flagoj uzi. Ofte bildiĝas flagaj variaĵoj, kiuj centre aldone metas la blazonon de Bavario - tamen neniu el ili oficialas, kaj oficiale eĉ malpermesatas, sed tamen la oficialaj instancoj toleras la uzon de tiuj "inventaĵoj" kaj ne persekutas ĝin.

Flago de Bavario
Flago de Bavario
Flago de Bavario
flago de provinco aŭ subŝtato
Oficialigo 16-a de novembro 1953
vdr
neoficiala flago kun la blazono de Bavario (sen la ŝildoportantaj leonoj)
Flago de Bavario
Flago de Bavario
Flago de Bavario
flago de provinco aŭ subŝtato
Oficialigo 16-a de novembro 1953
vdr