La flago de Oklahomo estas la precipa simbolo de la usona subŝtato Oklahomo, konsistas el la tradicia blazono de la nacio osaĝeoj; el amerika bizono kun sep plumoj de aglo sur ĉielblua fono.

Flago de Oklahomo
Flago de Oklahomo
Flago de Oklahomo
standardo • flago de provinco aŭ subŝtato
Lando  Usono
Uzo 110000
Proporcio 2:3
Priskribo Blazono de la ŝtato sur ĉielblua fono.
Oficialigo 1-a de novembro 2006
vdr

La blazono estas kovrita de du simboloj pri paco: la kalumetopipo de la paco, kiu estas reprezentaĵo de la indianoj, kaj la branĉeto de olivarbo, kiu estas reprezentaĵo de la blankuloj. Ses orkoloraj krucoj, indianaj simboloj de la steloj situantaj ĉe la blazono. La ĉielblua fono reprezentas la unuan oficialan flagon de la ĉoktaoj dum la Usona Enlanda Milito.