Flandra Popola Movado

La Flandra Popola Movado (nederlande: Vlaamse Volkbeweging, mallonge VVB ) estas flandra asocio fondita en 1956 en subteno de la flandra movado kaj kiu strebas al la sendependeco de Flandrio. La VVB havas bonajn kontaktojn kun la plej multaj flandraj partioj, kaj ĝiaj membroj venas de la tuta politika spektro. Ĝi aktive akcelas la flandran identecon.

Flandra Popola Movado
emblemo
Q9281456organizaĵo
Flandra Movado
Komenco 1952 vd
Lando(j) Belgio vd
Situo Antverpeno
Retejo Oficiala retejo
Jura formo neprofitcela organizaĵo
vdr

Ĝenerale la VVB strebas al la socia, kultura kaj politika emancipiĝo de Flandrio al sendependa ŝtato en Eŭropo[1]. Ĝi regule atentigas pri la demokratia deficito de Belgio kaj kontrolas la aplikadon de la lingva leĝaro en Bruselo kaj la flandra periferio ĉirkaŭ Bruselo.

Historio redakti

La VVB ekestis en 1956 kiel sendependa kaj plurisma premgrupo sub la prezido de Maurits Coppieters. En konferenco de la VVB en 1962, la tiama politika sekretario Wilfried Martens lanĉis la ideon de uniisma federaciismo por la tiama unueca Belgio. En 1989 Peter De Roover iĝis prezidanto de la VVB, sed li poste iĝis politikisto por la Nov-Flandra Alianco (NVA).

Esperanto

Kune kun Flandra Esperanto-Ligo la VVB eldonis en la 1980-aj jaroj gazetarajn informojn en Esperanto[2].

La VVB estas kunfondinto de EPI (Eŭropa Partnereco por Sendependeco) kaj ICEC (Internacia Komisiono de Eŭropaj Civitanoj).

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. (nl) Wat doen we?, Vlaamse Volksbeweging, alirite la 14-an de aprilo 2022.
  2. (eo) Flandra gazetaro Arkivigite je 2012-08-10 per la retarkivo Wayback Machine, VVB