Flavafrunta paradoksornito
La Flavafrunta paradoksornito (Paradoxornis fulvifrons) estas specio de birdo de la familio de Timaliedoj lastatempe trapasita al la familio de Silviedoj aŭ de Paradoksornitedoj, en la tipa genro de Paradoxornis aŭ Paradoksornitoj, karakteraj pro bekoj similaj al tiuj de psitakoj.
Flavafrunta paradoksornito | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Flavafrunta paradoksornito
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Paradoxornis fulvifrons (Hodgson, 1845) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Ĝi troviĝas en Butano, Ĉinio, Barato, Birmo kaj Nepalo. Ties natura habitato estas moderklimataj arbaroj.
Temas pri tre facile distingebla specio ĝenerale bruna supre kaj iom pli malhela sube. Ĝi estas diketa birdo kun rondoforma kapo ŝajne senkola; la kapobildo estas vere bunta, kun mallongega tipa papageca beko nigreca supre kaj tre malhelbruna krono komence de la frunto (kio nomigas la specion en Esperanto kaj en la latina scienca nomo kie fulvifrons signifas "kun flava frunto") bordita de nigrecaj larĝaj superokulaj strioj kiuj kuniĝas en nuko. La nigreca okulo montras blankan okulringon kaj supre kaj malantaŭen malhelbruna brovo konturiĝas super la suba bordo de la nigreca strizono kvazaŭ ora ornamaĵo. La supra dorso kaj gorĝo estas helbrunaj, dum la suba dorso montras pli helan nuancon kaj la supra brusto montras blankan areon kaj la ventro estas blanka en flankoj sed nigreca en centra akso. La flugiloj estas ruĝecbrunaj kun nigraj kaj blankaj bordoj en flugilplumoj. La vosto estas longa, bruna kaj nigreca en fina duono.
Referencoj
redakti- BirdLife International 2004. Paradoxornis fulvifrons[rompita ligilo]. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 26an de julio 2007.
- Robson, C. (2007). Family Paradoxornithidae (Parrotbills) pp. 292 - 321 in; del Hoyo, J., Elliott, A. & Christie, D.A. eds. Handbook of the Birds of the World, Vol. 12. Picathartes to Tits and Chickadees. Lynx Edicions, Barcelona.