La fleso (Platichthys flesus) estas pleŭronekto kiu vivas i.a. en la akvoj de Benelukso.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Fleso

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Aktinopterigoj Actinopterygii
Ordo: Pleŭronektoformaj Pleuronectiformes
Familio: Pleŭronektedoj Pleuronectidae
Genro: Platfiŝoj Platichtys
Specio: P. flesus
Platichtys flesus
Linnaeus, 1758
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝeneralaĵoj redakti

La fleso estas tre parenca al la plateso, kun la ekstera diferenco ke preskaŭ ne videblas klaraj makuloj sur la (malhela) supro de la fiŝo. La fleso havas pli dikan korpon ol la plateso kaj la karno havas pli delikatan strukturon. Fleso povas atingi longecon de 60 cm.

Ekologia signifo redakti

La fleso vivas en sensala, saleta sed ankaŭ en sala akvo; ĝi estas kaptata ĝis en Bazelo! Per la novaj deflukluzoj kiujn oni metos en la IJsselmeer, la nombro da flesoj en sensala akvo nur pligrandiĝos. La fleso metas siajn ovojn en la maro.

La nutraĵo de la fleso antaŭ ĉio estas salikokoj.

Komerca signifo redakti

En 1999 oni raportis al la FAO kapton da 11.879 tunoj.