Fleurat

komunumo en la departemento Creuse de Francio

Fleurat estas franca komunumo lokita en la departemento Creuse kaj en la regiono Limoĝio. Ĝi havis 273 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.

Fleurat
komunumo en Francio
Administrado
Lando Francio Francio
Regiono Limoĝio
Departemento Nord Creuse
Arondismento Guéret
Kantono Le Grand-Bourg
INSEE kodo 23082 [+]
Poŝtkodo 23320
Kodo laŭ INSEE 23082
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro S-ro Didier Bardet
2008-2014
Demografio
Loĝantaro 273 (1 999)
Loĝdenso 22 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 46°14′29″N 1°40′47″O  /  46.24139°N, 1.67972°O / 46.24139; 1.67972 (Fleurat) (mapo) Koordinatoj: 46°14′29″N 1°40′47″O  /  46.24139°N, 1.67972°O / 46.24139; 1.67972 (Fleurat) (mapo)
Alto 349 m - 539 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 12,3 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Situo de Fleurat en Francio
46° 14′ 29″ Nordo 1° 40′ 47″ Oriento / 46.2413888889 °N, 1.67972222222 °O / 46.2413888889; 1.67972222222 (mapo)

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Fleurat [+]
vdr

Geografio redakti

Fleurat etendiĝas sur 12,3 km², kaj havis 273 loĝantojn laŭ la lasta oficiala censo, tiel ke la loka loĝdenso estas nur 22 homoj po kvadrata kilometro. La vilaĝo situas en Creuse, kiu estas kampara, maldense loĝata franca departemento en la nordokcidenta parto de la Centra Masivo.

La regiono ĉefe konsistas el malaltaj montoj kaj altebenaĵoj : la plej alta punkto de Fleurat situas je alteco de 539 metroj.

Historio redakti

Antaŭ la franca revolucio de 1789 kaj la kreado de la departemento Creuse en 1790, Fleurat apartenis al la franca graflando Marche. Ekde la fino de la 15-a jarcento ĝis proksimume la jaro 1900, tiu regiono estis fama fonto da migrantaj masonistoj, kiuj ĉiujare dum la plej varma periodo laboris en grandaj urbocentroj, precipe en Parizo.

Okaze de la municipa baloto de 2008 venkis en la vilaĝo S-ro Didier Bardet, kiu do fariĝis la loka urbestro.

Administrado redakti

Fleurat apartenas al la kantono de Le Grand-Bourg, kies ĉefurbo estas Le Grand-Bourg. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Guéret, unu el la du arondismentoj de la departemento Creuse.

Vidu ankaŭ redakti