Flughaveno Bari Karol Wojtyła
La Flughaveno de Bari-Talese, aŭ Flughaveno de Bari "Karol Wojtyła", estas unu el la ĉefaj flughavenoj de Italio kaj la ĉefa flughaveno de la regiono Apulio. Ĝi prenas sian nomon de la kvartalo Palese-Macchie je 9 km nordokcidente de la centro de Bari.
Flughaveno Bari Karol Wojtyla | |||||
---|---|---|---|---|---|
internacia flughaveno • flughaveno • aerodromo de komerca trafiko | |||||
IATA: BRI ICAO: LIBD | |||||
Resuma informo | |||||
Lando | Italio | ||||
Regiono | Apulio | ||||
Tipo | Civila flughaveno | ||||
Mastrumanto | Aeroporti di Puglia | ||||
Apuda urbo | Bari (9 km) | ||||
Alteco | 59 m | ||||
Geografia situo | 41° 8′ 20″ N, 16° 45′ 38″ O (mapo)41.13885555555616.760594444444Koordinatoj: 41° 8′ 20″ N, 16° 45′ 38″ O (mapo) | ||||
| |||||
Kurej-angulo | 07/25 | ||||
Kurej-longo | 3000 | ||||
Ĝi servas la tutan metropolan urbon Bari kaj la tutan regionon Apulio, kaj ankaŭ la apudan regionon Bazilikato.
Historio
redaktiLa flughaveno de Bari naskiĝis oficiale en 1934 kiel strukturo uzata nur por militista trafiko.
Post la paŭzo de la dua mondmilito, civila trafiko remalfermiĝis en 1947.
Fine de 2011 komenciĝis la laboroj por la pligrandiĝo de la Apulia haveno kaj en januaro 2019, post ĉefaj laboroj, kiuj daŭris ĉirkaŭ 16 monatojn, la flughavena kurejo disponeblis laŭ sia tuta fizika longo (3000 metroj) de ambaŭ direktoj 07 kaj 25.